Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La vivojaroj de d-ro L. L. Zamenhof
2012-09-07

    La vivo de Zamenhof en kvar periodoj:

 

    1. 1859~1886: naskiĝo; infano; lernanto; studento; kuracisto

 

    2. 1887~1904: okulisto; edzo; patro; aŭtoro de Esperanto

 

    3. 1905~1913: la universalaj kongresoj

 

    4. 1914~1917: la lastaj vivojaroj

 

    La unua periodo 1859~1886

 

    1859: Zamenhof naskiĝis la 15-an de decembro en Bjalistoko.

 

    1865: Zamenhof eklernis en la kvarjara elementa lernejo.

 

    1869: Zamenhof transiris de la elementa lernejo al la Reallernejo (gimnazio), kie li komencis lerni kelkajn fremdajn lingvojn. Post du monatoj li eliris pro malsano.

 

    1870: Zamenhof reeniris en la gimnazion.

 

    1872: La juna Zamenhof vidis, ke la diversaj popolgrupoj atakas unu la alian en la loĝregiono. Li konkludis, ke la lingva diverseco devas esti la kaŭzo de nekompreno. Tiam jam li komencis pensi pri komuna lingvo, kiun ĉiuj homoj devus lerni.

 

    1873: Zamenhof devis forlasi la lernejon pro translokiĝo al Varsovio.

 

    1874: 5 monatojn Zamenhof restis hejme, kaj poste eniris en la Varsovian 2-an Filologian Gimnazion (en 4-a klaso).

 

    1875: Kiam Zamenhof komencis lerni la anglan lingvon, li rimarkis la facilan gramatikon. Li konkludis, ke por komuna lingvo malfacila gramatiko ne estas necesa. Li pensis pri lingvo kun facilaj gramatikaj reguloj kaj pri vortaro el la eŭropaj lingvoj.

 

    1876~1877: Zamenhof laboris multe pri la internacia lingvo.

 

    1878: La primitiva formo de Esperanto estis preta. La 19-jara Zamenhof nomis ĝin "universala lingvo" kaj festis kun kelkaj gimnazianoj en la hejmo de la gepatroj la naskiĝon de la lingvo.

 

    1879: Zamenhof finis gimnazion kaj vojaĝis al Moskvo por tie studi medicinon en la universitato.

 

    1880~1881: Zamenhof daŭrigis sian medicinan studon en Moskva Universitato.

 

    1882: La monsituacio de la patro tiel malboniĝis, kaj li ne plu povis sendi la monon al Zamenhof en Moskvo. Tial Zamenhof devis returni al Varsovio por daŭrigi la medicinan studon.

 

    1884: La lasta medicinstudojaro. Kaj la lingvo universala ricevis la formon de la nuna Esperanto. Vintre Zamenhof konatiĝis kun Klara Zilbernik.

 

    1885: En januaro Zamenhof finis la studon en la Varsovia Universitato kaj doktoriĝis. En la litova urbeto Vejseje li komencis kuracistan praktikon dum 4 monatoj. De majo ĝis novembro li studis okulmedicinon en la Hebrea Hospitalo en Varsovio.

 

    1886: En majo Zamenhof vojaĝis al Vieno por studi dum duona jaro en la universitato por perfektigi sin en la okulmedicino. En novembro li revenis al Varsovio.

 

    La dua periodo 1887~1904

 

    1887: La jaro de la naskiĝo de Esperanto

 

    La jaro de la geedziĝo de Zamenhof kaj Klara

 

    La 26-an de julio 1887 la unua libro —"La Internacia lingvo" (por rusoj) aperis ĉe la presejo Keller. La aŭtoro nomis sin D-ro Esperanto, sed baldaŭ oni parolis pri la lingvo Esperanto.

 

    La 30-an de marto 1887 Zamenhof kaj Klara gefianĉiĝis, kaj la 9-an de aŭgusto 1887 Zamenhof kaj Klara geedziĝis.

 

    Kaj Zamenhof komencis praktikadon de okulkuracisto.

 

    1888: La 11-an de junio naskiĝis la filo Adamo. Aperis la "Dua Libro". Fondiĝis la Varsovia Societo Esperantista.

 

    1889: La 13-an de decembro naskiĝis la filineto Sofja. Por laboro Zamenhof sole translokiĝis al la sud-rusa urbo Ĥerson.

 

    1890: En majo 1890 Zamenhof forlasis Ĥerson kaj ekloĝis en Varsovio. Tiam la familio estis fine reunuiĝinta.

 

    1893~1896: En oktobro 1893 Zamenhof translokiĝis al la urbo Grodno kaj tie laboris por subteni la familion. La du infanoj estis lernantoj en la elementa lernejo.

 

    1897: En aŭgusto Zamenhof venis por dua fojo al la universitato en Vieno por perfektigi sin en la okulmedicino.

 

    1898: Je la komenco de 1898 la familio translokiĝis de Grodno al Varsovio kaj restis tie ĝis 1915.

 

    1898~1903: Estis jaroj de multa laboro por Esperanto. Esperanto disvastiĝis en multaj landoj.

 

    1904: La 29-an de januaro naskiĝis la tria infano, la filineto Lidja.

 

    La tria periodo 1905~1913

 

    La periodo de la universalaj kongresoj:

 

    N-ro jaro kongresloko aliĝis

 

    1-a UK 1905 Bulonjo ĉe Maro, Francio 688

 

    2-a UK 1906 Ĝenevo, Svislando 1200

 

    3-a UK 1907 Kembriĝo, Britio 1317

 

    4-a UK 1908 Dresdeno, Germanio 1500

 

    5-a UK 1909 Barcelono, Hispanio 1500

 

    6-a UK 1910 Vaŝingtono, Usono 357

 

    7-a UK 1911 Antverpeno, Belgio 1800

 

    8-a UK 1912 Krakovo, Pollando 1000

 

    9-a UK 1913 Berno, Svislando 1203

 

    * La edzino Klara ĉiam akompanis sian edzon, do ankaŭ ŝi partoprenis en ĉiuj kongresoj.

 

    ** La kongresanoj de la UK en Berno 1913 estis la solaj, kiuj vidis ĉiujn membrojn de la familio Zamenhof kune dum kongreso. En Berno ĉeestis d-ro L. L. Zamenhof, la edzino Klara kaj la tri infanoj Adamo, Sofja kaj Lidja.

 

    *** En la jaroj 1906, 1907, 1909, 1911, 1912, 1913 Zamenhof restis dum kelka tempo en banlokoj por ripozi pro la ne tre bona sanstato. (Banlokoj troviĝis en Germanio.)

 

    La kvara periodo 1914~1917

 

    1914: En la printempo de la jaro 1914 la esperantistoj en Ĉeĥio inaŭguris monumenton honore al d-ro Zamenhof kaj Esperanto. Ĝi estis la unua kaj la ununura monumento dum la vivo de Zamenhof.

 

    Zamenhof kun sia edzino Klara volis ĉeesti la 10-an UK en Parizo, sed survoje ili devis returni de Kolonjo al Varsovio pro eksplodo de la unua mondmilito. Ili atingis Varsovion en la 15-a de aŭgusto.

 

    La 10-a UK ne povis okazi pro la mondmilita eksplodo.

 

    1915: En aŭgusto la germana armeo okupis Varsovion. Zamenhof malfortiĝis kaj ne plu povis labori dum la tuta tago. En San-Francisko, Usono okazis la 11-a UK, sed kompreneble la geedzoj Zamenhof ne povis ĉeesti.

 

    1916: Zamenhof malsaniĝis serioze pli kaj pli. Kelkaj konataj polaj esperantistoj, liaj amikoj Grabowski, Belmont kaj Bujwid regule vizitis lin. Kaj konata svisa esperantisto Edmond Privat venis al Varsovio por viziti lin. Privat poste verkis la libron "La vivo de d-ro L. L. Zamenhof".

 

    *Zamenhof verkis kaj tradukis librojn dum la lastaj vivojaroj.

 

    1917: La lasta vivojaro: La sanstato de Zamenhof plimalboniĝis, kaj la 14-an de aprilo 1917 d-ro L. L. Zamenhof forpasis.

 

(Redaktoro: Zhu Mingyi)

 

 

 
En la jaro 2001 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng