2012-09-07
 Hong Lei respondas demandojn de raportistoj. |
La 5-an de septembro Hong Lei, proparolanto de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ĉinio, proklamis, ke de la antikveco Diaoyu-insulo kaj la apudaj insuletoj estas parto de la teritorio de Ĉinio kaj super ili Ĉinio posedas nedisputeblan suverenecon. Ĉinio plej frue trovis, nomis kaj uzis Diaoyu-insulon, kiu jam estis parto de la ĉina teritorio en Ming-dinastio (1368-1644). Japanio postulis suverenecon super ĝi dum la Ĉina-Japana Milito en 1895 kaj kontraŭleĝe ŝtelis suverenecon super Diaoyu-insulo kaj aliaj insuletoj apud ĝi. Klare maljusta estas, ke Diaoyu-insulo estas parto de la teritorio de Japanio.
Hong Lei diris, ke malgraŭ multfoja forta opono de Ĉinio kontraŭ tio, ke Japanio diskutas pri aĉetado de insuletoj apudaj por stabile administri Diaoyu-insulon, kio faris seriozan damaĝon al la ĉina teritoria suvereneco kaj al la ĉina popolo. Ĉiu ajn agado de Japanio koncerna al Diaoyu-insulo kaj al la apudaj insuletoj estas kontraŭleĝaj kaj nevalidaj.
Li refoje proklamis, ke la ĉina registaro firme defendas sian suverenecon super Diaoyu-insulo kaj daŭre prenos necesajn rimedojn por firme konservi sian suverenecon super Diaoyu-insulo kaj tiun super la apudaj insuletoj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|