2012-09-11
 |
Premu la dekstran kaj maldekstran tempiojn per la dikfingroj kaj la akupunkturan punkton Jintang per la ceteraj. |
 |
Masaĝu kaj knedu la lokon de la akupunktura punkto Fengĉi ĉe la kaphara rando. |
 |
Premu kelkfoje la kapsurfacon ĉe la orelaj loboj kaj masaĝu per la longaj fingroj la orelajn lobojn. |
 |
Mallevu la brakojn kaj movu la kapon antaŭen-malantaŭen, poste dekstren-maldekstren. |
La praktiko de la sporta medicino montras, ke cerbosaniga ekzercado povas dilati la kapilarojn de la cerbo, kreskigi la cirkulan kvanton de ĝia sango, provizi la cerbon per sufiĉaj nutraĵo kaj oksigeno kaj plibonigi la funkcion de la centra nerva sistemo. Faru la cerbosanigan ekzercadon kiel jene:
1. Platigu la manojn kun mankavoj internen, premu la dekstran kaj maldekstran tempiojn respektive per la dikfingroj kaj la akupunkturan punkton Jintang per la ceteraj, masaĝu ilin dekfoje kaj daŭre masaĝu ilin po dek fojoj per ambaŭ manoj. Faru tion kun meza rapideco. (Por unu kaj duona minutoj)
2. Masaĝu kaj mildeknedu dekfoje ire-reire kaj pli kaj pli forte samtempe per la dikfingroj la lokon de la akupunktura punkto Tjanĝu flanke de la nuka kavo ĝis la akupunktura punkto Fengĉi ĉe la kaphara rando. Acida kaj ŝvela sento ĉe tio produktas bonan efikon. (Por du minutoj)
3. Premu kelkfoje per la mankavoj la kapsurfacon ĉe la orelaj loboj, masaĝu per la longaj fingroj la orelajn lobojn kaj supren ĝis la akupunktura punkto Bajhuj sur la verto-centro. (Por unu kaj duona minutoj)
4. Mallevu la brakojn, movu la kapon antaŭen-malantaŭen, poste dekstren-maldesktren, kaj turnu la kapon de maldekstre dekstren kaj poste inverse. (por kvin minutoj)
Estu gajhumora ĉiutage, sen ĉagreno, melankolio kaj maltrankvilo. Nur tiel vi povas atingi bonan efikon en la cerbosaniga ekzercado.
(Redaktoro: Liu Caisheng)
|