2012-09-11
 |
Usui Hiroyuki (la dua de dekstre) en varbado de novaj membroj de la universitata Esperanto-Asocio |
 |
Gabriel Corsetti en varbado de novaj membroj de la universitata Esperanto-Asocio |
Invitite de Baotou-a Esperanto-Asocio, sinjoroj Usui Hiroyuki el Japanio kaj Gabriel Corsetti el Italio laborantaj en Pekino faris dutagan viziton al la urbo Baotou, Interna Mongolio, la 8an kaj 9an de septembro. En la unua tago, ili vizitis la Superan Mezlernejon de Tian Jiabing de la urbo Baotou kaj la Scienc-Teknikan Universitaton de Interna Mongolio. En la mezlernejo la vizitantoj interparolis kun lernantoj studantaj Esperanton en libervola kurso. En la universitato ili aliĝis al varbado de novaj membroj de la universitata Esperanto-Asocio kaj eĉ foje prezentis karakterizaĵojn de Esperanto al interesitaj studentoj. Antaŭtagmeze de la dua tago, la eksterlandaj gastoj vizitis la Armilan Parkon kaj la vidindaĵon Saihantala akompanate de lokaj samideanoj kaj studentoj de la universitato. Saihantala signifas "belan stepon" en la mongola lingvo. Ĝi okupas 770 hektarojn kaj estas unika urb-stepo en Ĉinio. Posttagmeze ili vizitis Baotou-Muzeon kaj promenis ĉe la bordo de la Flava Rivero. Vespere ili trajne revenis al Pekino.
(el Liu Baoguo)
Redaktoro: Liu Zijia
|