Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Startis E-kurso en la Zaozhuang-a Universitato de Ĉinio
2012-09-11

 S-ro Sasaki Teruhiro parolas pri Esperanto en la inaŭguro de la E-kurso.

 F-ino Frada (Yang Song) en la inaŭguro de la E-kurso

 Kun ĝojo kaj intereso studentoj aŭkultas pri Esperanto.

 Studentoj kaj esperentistoj post la inaŭguro

 

    Lastatempe startis E-kurso de la studjaro 2012-2013 en la Zaozhuang-a Universitato de Ĉinio.

 

    La Zaozhuang-a Universitato de Ĉinio okazigis E-kurson kiel nedeviga leciono kun 34 lecionhoroj kaj 2 lernopoentoj. La E-kurson gvidas s-ro Semio (Sun Mingxiao), iniciatinto de la Internacia E-Muzeo en la universitato. S-ro Sasaki Teruhiro, prezidanto de KAEM, f-ino Moon Hyun-joo, korea esperantistino, f-lino Alinka el Nepalo, kiuj studas la ĉinan lingvon en la universitato, partoprenis en la inaŭguro de la kurso, ili per siaj propraj spertoj montras al la studentoj, ke Esperanto estas internacia, utila kaj amikeca.

 

    La Zaozhuang-a Universitato preparas la Internacian E-Muzeon. Antaŭ pli ol 10 tagoj profesoro Hu Xiaolin, direktoro de la universitato, anoncis, ke la universitato prenas instruadon de Esperanto kiel unu el siaj gravaj laboroj.

 

(Kontribuo de Sun Mingxiao el Ĉinio)

 

Redaktoro : Wang Lihua

 

 

 
Parolante pri la Esperanta literaturo, preskaŭ ĉiuj opinias, ke la akiro de la Esperanta poezio superas tiun de la proza verkado en Esp-o, pri tio ĉi la dika volumo de Esperanta Antologio kompilita de W. Auld ja estas plej forta atesto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng