2012-09-11
01-03: Praktika naturkuraca seminario en Herzberg, Germanio. Temo: Preventado kaj kuracado de malsanoj per simplaj hejmaj rimedoj. *Naturkuraca Asocio, Harald Schicke, Hauptstr. 38, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. TTT-paĝo: www.ina-asocio.info; retadreso: info@ginseng-laden.de
03-07: 12-a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) en Herne, Germanio. Semajnfina aranĝo (ne nur) por ludemuloj, samtempe kurso por komencantoj. TTT-paĝo: www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php; retadreso: petra.dueckershoff@esperanto.de
03-07: Feriosemajno kun migradoj kaj esperantlingva akompanado en Esperanto-Centro Herzberg/Harz, Germanio.
06-08: 99-a Japana Esperanto-Kongreso en Sapporo, Japanio. Kongresa temo: Ni interparolu pri verda naturo en verda lingvo! *Japana Esperanto-Instituto, Tokyo-to Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, JP-162-0042 Japanio. tel.: +81-3-3203-4581, +81-50-3737-6438. TTT-paĝo: www.hokkajda-esp-ligo.jp/jek99/2012-10_jek99_sapporo.html; retadreso: jek12k@jei.or.jp
06-13: 20-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo en Cambrils (Tarragona), Hispanio. *Luis Serrano Perez, Font nova 32, ES-08200 Sabadell (Barcelono), Hispanio. TTT-paĝo: personales.ya.com/semajno; retadreso: luis_serrano@ya.com; luis_serrano@ya.com
11-14: MKR (MontKabana Renkontiĝo) en Lovran, Kroatio. Tradicia aranĝo por montmigremuloj, al Adriatiko, kun vizito al la plej alta pinto de la duoninsulo Istrio kaj loĝado tuj apud la maro! *Vanja Radovanović, Paljetkova 8, HR-10110 Zagreb, Kroatio. TTT-paĝo: www.keja.hr/mkr-n.html; retadreso: vanja.radovanovic@ericsson.com
17-21: 17a Lingva Festivalo en Ĉeboksary (Ŝupaŝkar), Rusio. Kultur-eduka projekto, organizata de esperantistoj tra la tuta mondo. Lingvaj prezentoj, 30-45 minutaj lecionoj, kadre de kiuj oni povas aŭdi, lerni kelkajn frazojn, ekscii pri historio kaj komuniki kun homo el alia kulturo. *Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko. TTT-paĝo: www.lingvafestivalo.org; retadreso: info@esperanto21.org
19-21: Semajnfinaj kursoj laŭ diversaj gradoj (A1-C1) en Herzberg/Harz, Germanio.
21-27: 6-a Kieva Esperanto-Semajno en Kievo, Ukrainio. Konatiĝo kun la glora slava urbo Kijiv kaj laŭdezire partopreno en la informa poresperanta kampanjo. *Volodimir Hordijenko, p/k 35, UA-01133 Kijiv, Ukrainio. TTT-paĝo: www.kes.ukrainio.org.ua; retadreso: volodomir@ukr.net
25-29: Praktikado de la lingvo per Tinĉjobildstrioj kun Michel Dechy en la kulturcentro Kvinpetalo, Francio.
26: 2-a Esperanto-Konferenco en Alikanto, Hispanio. Somero aŭtune en mezmara urbo, Esperanto, kulturo, librobazaro, feriado. retadreso: drfjd@web.de
(el Esperanto)
Redaktoro: Liu Zijia |