Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La tertremo en Yiliang jam kaŭzis morton de 81 homoj
2012-09-12

 

 La ĉina sava teamo ekveturas al la tertremo-trafitaj lokoj kun siaj ekipaĵoj.

Disdonas la vivtenajn necesaĵojn la buroo de la gubernio Yiliang pri civilaj aferoj en la portempa loĝejo de suferantoj de la katastrofo. 

 

    Laŭ la informo publikigita de la Ministerio pri Civilaj Aferoj de Ĉinio, ĝis la 10-a horo en la 9-a de septembro, la tertremo, kiu okazis la 7-an de septembro en la gubernio Yiliang de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio, jam kaŭzis morton de 81 homoj.

 

    Kaj ĝis la 8-a horo en la sama tago, la provinco Yunnan jam akceptis donacon je 59,4074 milionoj da juanoj. Dank' al la urĝa riparado farita de la jenaj tri komunikaj kompanioj: la Ĉina Mobile, la Ĉina Unicom kaj la Ĉina Telecom, la loka komunikado jam revenis al la normala stato same kiel tiu antaŭ la tertremo. Pro tio, ke la tertremo okazis ĉe la limo inter la provincoj Guizhou kaj Yunnan, la suba kompanio de la Ĉina Suda Elektra-Reto en la provinco Guizhou sendis pli ol 2 milionojn da homoj al la tertremo-plagita regiono por fari ekipaĵan revizion kaj urĝan riparadon kiel la baza elektro-provizado al la tertremo-trafitaj lokoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie

 

 

 
Parolante pri la Esperanta literaturo, preskaŭ ĉiuj opinias, ke la akiro de la Esperanta poezio superas tiun de la proza verkado en Esp-o, pri tio ĉi la dika volumo de Esperanta Antologio kompilita de W. Auld ja estas plej forta atesto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng