2012-09-12
Ekde la 24-a ĝis la 30-a de aŭgusto en Rumonge, Burundo okazis studseminario, kies temo estis "instruisto por ĉiuj lernejo".
Je la 12-a horo la 24an de aŭgusto la organizantoj akceptis la seminarianojn unu post la alian. La celo de la seminario estis "formi esperantistojn, kiuj post akiro de diplomoj starigos klubojn en diversaj lernejoj, kie ili lernas kaj instruas (inter partoprenantoj estis tri instruistoj en elementaj lernejoj)". Partoprenis 50 esperantistoj el 9 provincoj de Burundo.
La ĉefa laborkampo de la Landa Esperanto-Asocio de Burundo (ANEB) estas en lernejoj kaj pro tio ni pensis pri fortigado de scio de lokaj esperantistoj, por ke ili poste starigu klubojn en siaj lernejoj. Multaj burundaj esperantistoj akiris la internacian diplomon de UEA/ILEI post seminario de s-ino Mirejo, prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono.
Laŭ la listo, ANEB invitis 40 lernantojn kaj 5 instruistojn (kun meza nivelo de la internacia diplomo) kaj 5 helpantojn (kun elementa nivelo de la internacia diplomo) de Esperanto. Partoprenis 7 virinoj kaj 33 viroj, sed pro malsano 4 personoj ne faris ekzamenojn.
Gelernantoj partoprenis laborojn dum la jenaj programoj: Gramatikaĵoj el la metodo 11, La vivo de Zamenhof, Historio de Esperanto en la mondo, Historio de Esperanto en Burundo. Al tiu programo, aldoniĝis spertoj de nia prezidanto pri lia partopreno, kiu ĉefe informis al partoprenantoj pri kiel estas organizitaj kongresoj, kaj li klare montris, ke eĉ burundaj esperantistoj povas sukcese organizi grandajn internaciajn aranĝojn.
Kiel kutime, dum renkontiĝoj, ni organizas ekskursojn. La celo estas montri al lokanoj, ke Esperanto estas vivanta kaj efika lingvo. La partoprenantoj ekskursis kun rubando, esperanto-flago kaj kantante ĝis la nunkonstruata Esperanto-Centro, kie estas biblioteko, oficejo de ANEB. Tie oni vidis la valoran propraĵon de ANEB, kaj multege dankis gesinjorojn Svetlana kaj Johan, kiuj pensis starigi la projekton en Bururndo kaj la estraron de Esperanto en Evoluo.
En la 29-a matene daŭris la ekzameno. Post la vespermanĝo, je la 21-a horo, estis ferma ceremonio kaj disdono de doplomoj kaj atestiloj.
La 30-an de aŭgusto, post matenmanĝo venis tempo disdoni vojaĝbilon kaj adiaŭi.
La tutan seminarion subvenciis la Fondaĵo Hans, al kiu ni dankegas pro la ĉiama kunlaboro.
sekretario de ANEB
(Redaktoro: Liu Zijia)
|