2012-09-13
 |
Wen Jiabao faras parolon. |
Posttagmeze de la 11-a de septembro en Tianjin inaŭguriĝis la Jarkunveno de Novaj Gvidantoj de la Monda Ekonomia Forumo, la Somera Davos-Forumo. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestis la inaŭguron kaj faris parolon.
Wen diris, ke la ĉina ekonomio rapide disvolviĝis en la pasintaj 30 jaroj. Speciale en la lastaj 10 jaroj Ĉinio bone uzis gravan strategian periodon de la evoluigo, kaj realigis grandan disvolviĝon de ekonomio kaj socio. Pro kompleksa internacia situacio, aperis en la kuranta jaro pli multaj malfaciloj por la ĉina ekonomio. Al novaj problemoj, Ĉinio plifotigis regularon kaj alprenis rimedojn en majo, pro kiuj la ĉina ekonomio havos stabilan kreskon esperplenan.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|