2012-09-13
 |
Afrikaj raportistoj prove lernas de la aktoro muzikilan ludon de Laoqiang-opero. |
Posttagmeze de la 10-an de septembro, 18 amasokomunikilaj laborantoj el 5 landoj de Afriko atingis Huayin, urbon en la provinco Shaanxi, por viziti kaj apreci Laoqiang-operon. 10 aktoroj de Laoqiang-opero donis mirindajn prezentadojn al la gastoj el foraj lokoj.
Laoqiang-opero originis de la regiono Sanhekou de la urbo Huayin. Ĝi estis enmetita en la unuan grupon de la "Konservada Nomlisto de Ŝtat-nivelaj Nemateriaj Kultur-heredaĵoj" en la jaro 2006 pro sia aparta tono kaj prezento. En la dinastio Okcidenta Han (206 a. K. -- 24 p. K.), la antikvaj haŭlistoj ĥore kantis kaj frapis boatrandon, laborante. Jaroj post jaroj, la tonoj de la kantoj kaj la ritmoj de la frapadoj estis heredataj kaj konservataj en Laoqiang-opero. Do Laoqiang-opero estas ankaŭ unu el la plej malnovaj operoj de Ĉinio. Komence la opero prezentis nur la simplan vivon de la lokaj homoj, poste ĝi kombinis multajn elementojn de la lokaj ŝuoĉang-aj artoj, tiel, formiĝis la nuna Laoqiang-opero.
Laoqiang-opero estis ĉefa akompanado de ombroteatraĵoj. Sed, hazarde la prezentantoj de Laoqiang-opero aperis en la scenejo sen la kurteno. Tio donis ŝancon al homoj ĝui la originalan belecon de la opero. Fine, la malnova Laoqiang-opero kaŭzis furoron en la moderna epoko.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng
|