2012-09-13
Ekde la 10a de septembro 2012 en la iranta semestro, iras du E-fakultativaj kursoj kun 32 lernohoroj kaj du studpoentoj en la Scienc-Teknika Universitato de Interna Mongolio. 267 studentoj lernas nian lingvon en la du kursoj. La universitato decidis funkciigi kvar E-fakultativajn kursojn. Post du monatoj ekiros la aliaj du kursoj kaj 280 studentoj lernos en la kursoj. Gesinjoroj Liu Baoguo, Chen Ping kaj Ma Jianming gvidas la menciitajn kursojn.
Post peniga varbado, E-Asocio de la universitato varbis pli ol 80 novajn membrojn. Ekde la venonta sabato komenciĝos memvola E-kurso. S-ro Liu Baoguo gvidos la kurson.
(el Liu Baoguo)
Redaktoro: Liu Zijia
|