2012-09-13
Matene de la 8a de septembro en Zhongguancun-librovendejo, Pekino la Pekina Esperanto-Asocio aranĝis la prelegon "Esperanto - pasporto al la mondo", kaj ĝin faris s-ro Long Zhang, konsiliano de la Ĉina Oracle-kompanio Limigita. Preskaŭ 30 personoj aŭskultis la prelegon.
Li prezentis la historion de la internacia lingvo. Per abundo da fotoj kaj videaĵoj li konigis la gravecon de Esperanto en la internaciaj interŝanĝoj kaj la apartan rolon de Esperanto en la komunikado inter diversaj popoloj. Li ankaŭ dividis kun la aŭskultoj siajn proprajn spertojn el sia amikiĝo kun fremdlandaj samideanoj kaj turismado per Esperanto. La prelego forte interesis la aŭskultantojn. Post la prelego multaj demandis pri kurso de Esperanto.
La aŭskultantoj estas bone edukitaj, kaj inter ili estas doktoroj studintaj en fremdaj landoj, altrangaj administrantoj de entreprenoj pri informa tekniko aŭ financo. Estas bona fenomeno, ke Esperanto kaj ĝia kulturo povas altiri intereson de altranguloj. Ni povas antaŭvidi, ke sub la fono de kultura diverseco, Esperanto tiros pli da eminentuloj.
(el Xiao Huoli)
Redaktoro: Liu Zijia
|