2012-09-14
|
Tangka-oj eksponataj |
 |
Pentristoj faras tangka-ojn. |
La 10-an de septembro inaŭguriĝis en la Ŝtata Muzeo de Ĉinio la Ekspozicio de Tangka-oj de Tibeto de Ĉinio '2012 kune aranĝita de la Ministerio de Kulturo de Ĉinio kaj la Popola Registaro de la Tibeta Aŭtonoma Regiono. En la ekspozicio estas eksponataj pli ol 100 tangka-oj faritaj de modernaj pentristoj kaj 30 tangka-oj liveritaj de la Potala-Palaco kaj aliaj unuoj de historiaj objektoj.
Tangka-o estas tibetstila pentraĵo, kies enhavo temas pri historio, politiko, kulturo, socia vivo kaj aliaj kampoj de la tibeta nacio.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin |