Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kolektado de malnovaj tekruĉoj
2012-09-14

 

de LIU MENGYU

 

    De la lastaj jaroj furoras feraj tekruĉoj, kaj al modaj tetrinkantoj plej plaĉas malnovaj gisferaj tekruĉoj el Japanio, ĉar teo infuzita per akvo el tia kruĉo havas apartan guston. Dum akvoboligado gisfera kruĉo povas sorbi kloran jonon kaj ellasi ferozan jonon. Trinkado de teo infuzita per akvo el tiuj kruĉoj povas preventi anemion kaj doni al trinkantoj ferajn elementojn. Malnovaj kruĉoj el Japanio estas raraj kaj tre kolektindaj.

 

    La gisfera kruĉo aperis plej frue dum la 80aj jaroj de la 18a jarcento, meze de Edo-epoko en Japanio kaj populariĝis dum Meiji-epoko, t.e. inter la 1860aj kaj la komenco de la 20a jarcento. Influite de la ĉina kulturo eĉ ordinaraj japanoj konis te-ceremonion, kaj pro tio naskiĝis la gisfera kruĉo.

 

    Nun la prezoj de malnovaj gisferaj kruĉoj senĉese altiĝas pro ilia kuriozeco. La 14an de decembro 2010 malnova japana kruĉo kun desegnoj de orkideo kaj krizantemo kaj malakita butono sur la kovrilo vendiĝis kontraŭ 952 mil juanoj en aŭkcio, organizita de la ĉina firmao Xiling. La 8an de junio 2011 alia malnova japana kruĉo estis aŭkcie vendita kontraŭ 575 mil juanoj en Pekino.

 

 

 Ore inkrustita kruĉo farita de la metiejo Ryubundo

 

    S-ino Ma Fengxia, ĉiĉerono el Ĉinio, laboras en la urbo Morioka, Iwate-gubernio, nordorienta Japanio, kiu estas konata kiel la ĉefa produktejo de gisferaj kruĉoj japanaj. Ŝi delonge esploras malnovajn japanajn kruĉojn. Lastatempe mi havis okazon intervjui ŝin.

 

    Ŝi diris, ke la produktado de gisfera kruĉo bezonas pli ol 80 paŝojn de teknologia procedo. Necesas almenaŭ 15 jaroj, se iu volas sola plenumi la tutan procedon, kaj necesas preskaŭ 40-jara praktikado, se iu volas esti rajtigita gravuri sian nomon sur kruĉo. La kruĉoj, kiujn oni kutime vidas, estas faritaj plejparte en tiu parto de la nuna Iwate-gubernio iam regata de la vasal-familio Nambu. Ilia produkto-procezo inkluzivas paŝojn de dezajnado, farado de muldiloj, materiala prilaboro en muldiloj, desegnado, aglomerado kaj tiel plu. La procezo estas tre kompleksa. 

 

 

Klarigo pri prilaborado de la tenilo de fera kruĉo 

 Fandado de kruĉo

 

    En la lastaj ĉirkaŭ du jarcentoj gisferaj kruĉoj estis ĝenerale uzataj de preskaŭ ĉiuj familioj en Japanio, kaj oni ofte prenis delikatajn kruĉojn kiel donacojn al parencoj kaj amikoj. Inter prestiĝaj metiejoj Ryubundo ĝuas grandan reputacion pro siaj produktoj kun bronzaj kovriloj, kaj iuj japanoj kolektas nur ĝiajn kovrilojn.

 

    Antaŭ kelkaj jaroj furoris en Ĉinio Puer-teo, kaj tio vigligis la merkaton de servicoj por teo. Feroza jono ellasita de gisferaj kruĉoj utilas al la sano, kaj elegantaj kruĉoj kreas bonan etoson por tetrinkado, tial malnovaj gisferaj kruĉoj estas plej ŝatataj dum la furoro de te-servicoj. Estas bone konata la saniga efiko de teo infuzita per akvo el malnovaj gisferaj kruĉoj. Multaj komercistoj iris al Japanio por serĉi bonkvalitajn kaj malmultekostajn kruĉojn. Japanaj metiistoj ĉiam perfektigas sian teknikon por plibonigi la kvaliton de kruĉoj kaj rigore limigas la produktadon, eĉ kiam la mendado superas la ofertadon. 

 

 

 Fera kruĉo kun desegno de krizantemo

 

    Malnovaj japanaj kruĉoj furoras en Ĉinio, kaj de la lastaj kelkaj jaroj la prezoj, kiuj komence estis nur kelkmil japanaj enoj, senĉese altiĝas. La prezoj de kelkaj altkvalitaj kruĉoj altiĝis al pli ol 2 milionoj da enoj antaŭ la eksplodo de la tutmonda financa krizo. En la frua periodo multaj malnovaj kruĉoj estis aĉetitaj de transmaraj kolektantoj, kaj dum la Dua Mondmilito multaj kruĉoj estis detruitaj por fari armilojn. Tial en Japanio restas tre malmulte da tiaj kruĉoj.

 

    "Kutime kolektantoj de la malnovaj kruĉoj estas tiuj, kiuj ŝatas trinki teon, kaj la plej grandaj entuziasmuloj serĉas la plej kuriozajn el la unuaklasaj kruĉoj," diris Ma Fengxia.

 

    Ju pli kurioza la kruĉo, des pli alta la prezo. Antaŭ kelkaj jaroj oni povis akiri belaspektan malnovan kruĉon kontraŭ 3,000 ĝis 8,000 juanoj, sed nun la prezo dekoble kreskis. La malnova japana kruĉo kun desegnoj de orkideo kaj krizantemo kaj malakita butono sur la kovrilo, kiu vendiĝis kontraŭ 952 mil juanoj en la aŭtuna aŭkcio 2010 de la firmao Xiling, fariĝis la plej multekosta ĝis nun. Profesiuloj prognozas, ke en aŭkcioj de la venontaj kelkaj jaroj certe aperos kruĉo valora je pli ol miliono da juanoj.

 

    Ma Fengxia diris, ke la japanaj kruĉoj ĝenerale estis fanditaj el giso, tamen la kovriloj plejparte estas bronzaj, ĉar feraj kovriloj facile rustiĝas pro la vaporo. En la frua periodo oni fandis la kovrilon el sep specoj de metaloj, tial ĝi estis nomata sep-raraĵa bronza kovrilo. Valora kruĉo nepre havas originalan kovrilon faritan de eminenta metiisto. En Japanio verkoj de diversaj metiejoj havas siajn proprajn stilojn, kaj la butono sur la kovrilo ofte prezentas la apartan ideon de la metiisto.

 

 

 Fera poto kun desegno de bambuo

 

    Kia kruĉo estas la unuaklasa? Ma diris, ke oni kutime aprecas kruĉon laŭ desegnoj sur la korpo. Multaj kruĉoj havas belajn desegnojn de diversaj plantoj aŭ bestoj, kiuj nuancas la estetikon kaj plivalorigas la kruĉojn. Tamen estas fajnaj kruĉoj sen desegnoj. Ili estas simplaj, sed gustoplenaj kaj belegaj. Ankaŭ la aspekto estas grava elemento por taksi la kruĉon. Multaj majstroj laboris super la tenilo de kruĉo kun la zorgo kaj precizeco de skulptisto. Ili inkrustis la tenilojn per oro aŭ arĝento. Iuj metiejoj provizis feran kruĉon per bronza aŭ arĝenta tenilo, kio faris la kruĉon pli luksa. Krome la kolektantoj konsideras la faktorojn de famaj metiejoj kaj eminentaj majstroj.

 

 

Fera kruĉo kun desegno de sakuro 

 

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng