2012-09-14
Aperis reta petskribo, pli ĝuste provo de popolnombrado, en http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo/?cid=FB_TAF_CIT
Ĝi celas trovi respondon al la demando, kiom da Esperanto-parolantoj estas en la mondo. Kvankam tiu demando ne vere estas respondebla kaj la starigita celo de 2 milionoj ne estas realisma, mi kaj ĉ. 1900 aliaj jam subskribis. Mi ankaŭ diskonigis ĝin en la paĝo de UEA en Facebook. Verŝajne multaj tamen ne pretas fari tion pro la neceso indiki siajn nomon (kiu povas resti kaŝita), retadreson kaj poŝtan adreson (kiuj restas kaŝitaj). Estis jam antaŭe kelkaj similaj petskriboj, ĉiam kun modesta rezulto, kaj ankaŭ tiu ĉi sendube ne restos la lasta. Ankaŭ la iniciatinto(j) ne ŝajnas esti konvinkintaj pri la fina rezulto, ĉar ili skribas, akuzativ-erare:
"Ne pensu, ke ne estas eble kvantigi la esperantistaron: ĉiu sciigu la peticion al siajn Esperanto-parolantajn kontaktulojn... Kaj, se iuj ne sukcesos aliĝi la popolnombradon, ni havos almenaŭ minimumam taksadon (5000, 10000, 50000...) pri tiuj, kiuj parolas Esperanton kaj estas aktivaj en Interreto, kio estus same rimarkinda." Malgraŭ miaj fortaj rezervoj mi kredas, ke aliĝante al la petskribo oni ne faras ion malbonan. Por certeco mi tamen lasas mian ĉi-suban subskribo sen mia ofica titolo.
Osmo Buller
(Redaktoro: Liu Zijia)
|