Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis la Ĉina Internacia Konferenco de Amikaj Urboj 2012 en Chengdu
2012-09-14

Partoprenantoj en la inaŭguro de la Ĉina Internacia Konferenco de Amikaj Urboj 2012 

 

    La 12-an de septembro inaŭguriĝis la Ĉina Internacia Konferenco de Amikaj Urboj 2012 kun la ĉeftemo "Feliĉa Urbo, Verda Vivo" en Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan. Ĉeestis al la kongreso 383 reprezentantoj el 95 urboj de 48 landoj kaj 340 reprezentantoj el 90 urboj de Ĉinio. La partoprenantoj diskutis pri la evolua strategio de la urba internaciigo, urba pozicio-altigo kaj investa orientado, grandiĝo de majunula proporcio en urba loĝantaro kaj tiel plu.

   

    Dum la pasintaj 40 jaroj la agadoj inter amikaj urboj jam fariĝis ĉefa kanalo de internaciaj interŝanĝoj por la urboj kaj aliaj lokoj de Ĉinio. Nun, 398 ĉinaj urboj de 30 provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj, ekskluzive de Taiwan, Hongkongo kaj Aomen, jam fondis 1906 parojn da ĝemelaj rilatoj kun 1320 urboj en 434 regionoj de pli ol 130 landoj en la tuta mondo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Parolante pri la Esperanta literaturo, preskaŭ ĉiuj opinias, ke la akiro de la Esperanta poezio superas tiun de la proza verkado en Esp-o, pri tio ĉi la dika volumo de Esperanta Antologio kompilita de W. Auld ja estas plej forta atesto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng