2012-09-14
teksto de Zhang Xiaotong
La 13-an de septembro en la Ĉina Instituto de Internacia Studo en Pekino, faris prelegon sinjoro Radoslaw Sikorski, pollanda ministro pri eksteraj aferoj. En la sama tago inaŭguriĝis ankaŭ la Cerbara Rondtabla Kunveno de V4, Visegrad-landoj, inkluzive de Ĉehio, Hungario, Pollando kaj Slovakio.
Li esprimis sian dankon al Ĉinio pro ĝia helpo al la kunlaboro inter la landoj en meza kaj orienta Eŭropo. Ĉinio jam starigis fondaĵon por la komerca kapitalo de la du flankoj, tiu fondaĵo atingos 100 bilionojn da usonaj dolaroj ĝis la jaro 2015. Li estis ĝoja, ke Ĉinio povis realigi forton kaj potencon de V4-landoj, kiuj okupas ekonomie la 15-an lokon en la mondo.
Antaŭ tio la 6-an de septembro fondiĝis en Pekino la oficejo de la duflanka kunlaborado. La eŭropa ekonomio devos revivi el la krizo kaj rehavigi al si aktivon kaj pli multan ŝancon. Kreskas la ekonomio de aliaj landoj en la regiono ĉirkaŭ la Balta Maro, kiuj intencas fari membron de la Eŭropa Unio. Unuiĝinto kaj integreco de Eŭropo estas fundamenta por la ekonomio revivi kaj ankaŭ tre gravas por altiri plimultajn partnerajn landojn.
Sikoriski diris en la prelego, ke la aktuala malfacilo de la Eŭropa Unio ne signifas sian morton. Ĝi reprosperiĝos sub la subteno de Ĉinio. Li firme kredas, ke fondiĝo de la Pollanda-Ĉina Interregistra Komitato estas grava paŝo por antaŭenpuŝi kunlaboron en diversaj kampoj.
|