2012-09-17
 Sinjoro Paul Neergaard |
Sub la titolo Pioniroj de la Internacia Lingvo aperis la Aktoj de la 34-a Esperantologia Konferenco, kiu okazis en la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago en 2011. La volumon redaktis Detlev Blanke, kiu ankaŭ gvidis la konferencon.
Esperanologia Konferenco okazis unuafoje en la 63-a UK en Varno en 1978 kaj de post tiam en ĉiu UK. Ĝin organizas Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).
En la volumo aperas prelego de Jens Stengaard Larsen pri ses fruaj danaj interlingvistoj, de Christer Kiselman pri la dana sempatologo kaj esperantologo Paul Neergaard, de Davide Astori pri la unua itala esperantisto kaj interlingvisto Daniele Marignoni, de Marek Blahuš pri cifereca prilaboro de la Zamenhofaj adresaroj, kaj de Otto Prytz pri "fenditaj frazoj" en Esperanto.
Pioniroj de la Internacia Lingvo, A4-formata kaj plaste kovrumita, havas 71 paĝojn. Ĝia prezo ĉe la Libroservo de UEA estas € 9,90 (plus sendokostoj kaj, en EU, imposto je 6%; triona rabato ekde 3 ekz.).
(el uea.org)
redaktoro: Xie Ruifeng
|