Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio transdonis flagojn de IAF kunportitajn de Tiangong-1
2012-09-17


Liu Wang kaj Berndt Feuerbacher en la transdona ceremonio 

 

    La 14-an de septembro la delegacio de la projekto de la homporta spaconaŭtiko de Ĉinio ĉeestis la transdonan ceremonion de la flago de la Internacia Astronaŭtika Federacio (IAF) okazintan en la Internacia Aerspaca Ekspozicio de Berlino, Germanio. La astronaŭto Liu Wang, kiu plenumis la unuan kunligon de kunhoma kosmoŝipo de Ĉinio en la spaco, transdonis 300 flagojn de IAF kunportitajn de la cel-spacoveturilo Tiangong-1 al Berndt Feuerbacher, prezidanto de IAF.

 

    Junie de 2012, tri ĉinaj astronaŭtoj plenumis la taskon de la kunligo de la kosmoŝipo Shenzhou-9 kaj la cel-spacoveturilo Tiangong-1 en la spaco, eniris en Tiangong-1, elprenis el ĝi la flagojn de IAF kaj portis ilin sur la teron. IAF decidis, ke ĝi disdonos al siaj membro-organizoj po unu flagon vojaĝintan en la spaco kune kun Tiangong-1 en la kongreso de IAF okazonta en oktobro de la kuranta jaro.

 

    Feuerbacher dankas ĉinajn astronaŭtojn pro ilia porto de la flagoj kaj laŭdas grandajn sukcesojn de Ĉinio en la spaca kampo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Parolante pri la Esperanta literaturo, preskaŭ ĉiuj opinias, ke la akiro de la Esperanta poezio superas tiun de la proza verkado en Esp-o, pri tio ĉi la dika volumo de Esperanta Antologio kompilita de W. Auld ja estas plej forta atesto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng