2012-09-17
 En la inaŭguro de la festivalo |
|
 Prezentado de la arta trupo el la provinco Qinghai de Ĉinio |
|
 Prezentado de la arta trupo de Koreio |
De la 13-a ĝis la 16-a de septembro okazis en Seulo, ĉefurbo de Koreio, la Ĉina-Korea Kultura Festivalo, organizita de la Korea-Ĉina Amika Asocio de Kulturo kaj la Ĉina Kultura Akademio en Koreio. En la inaŭguro de la festivalo, akvo el diversaj lokoj de Ĉinio estis miksita kun tiu de la rivero Han, patrina rivero de Koreio, tio aludas, ke la dulandaj kulturoj multe influas unu la alian kaj ambaŭ havas longan historion. Artaj trupoj el la provincoj Yunan kaj Qinghai de Ĉinio kun la artaj trupoj de Koreio prezentis al la spektantoj belajn dancojn kaj kantojn, kiuj ilumigis la festivalon.
Estis la 6-a fojo, ke oni okazigis la festivalon de post la jaro 2007. Intertempe prezentiĝis kantoj, dancoj kaj ekspozicio pri la popola vivo de la du landoj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|