Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis ceramikaĵa foiro en Tangshan, Ĉinio
2012-09-17


Inaŭguro 
 
 
Muzik-ludebla ost-ceramikaĵo farita en Tangshan, Ĉinio

 

    La 16an de septembro en Tangshan, Hebei, inaŭguriĝis la 15a Ĉina Ceramikaĵa Foiro, kaj al la inaŭguro ĉeestis pli ol tri mil personoj ĉinaj kaj alilandaj.

 

    Tangshan estas unu el la luliloj kaj originoj de la moderna ceramikaĵa industrio en Ĉinio, kaj pro tio oni nomas ĝin ceramikaĵa urbo en norda Ĉinio. De post la jaro 1998 Tangshan 14-foje sukcese okazigis la foiron.

 

    Ĉi-jare la foiro havas 791 standojn en la areo de 17 mil kvadrataj metroj, kaj en ĝi partoprenis 32 entreprenoj el 23 landoj kaj regionoj. Komercistoj el ĉefaj ceramikaĵaj produktejoj en la provincoj Guangdong kaj Jiangxi de Ĉinio eksponas siajn produktaĵojn uzeblajn en la ĉiutaga vivo, ekzemple konstruajn materialojn, sanitarajn aparatojn, artaĵojn ktp, kaj 70% da eksponataj ceramikaĵoj venas de firmaoj kun famaj markoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 
Parolante pri la Esperanta literaturo, preskaŭ ĉiuj opinias, ke la akiro de la Esperanta poezio superas tiun de la proza verkado en Esp-o, pri tio ĉi la dika volumo de Esperanta Antologio kompilita de W. Auld ja estas plej forta atesto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng