2012-09-18
 Eta tuŝo |
|
 Apreco |
La 16an de septembro en Jilin-provinco inaŭguriĝis la 13a Ĉina Changchun-a Internacia Skulptaĵa Ekspozicio, kaj eksponataj estas 45 skulptaĵoj el Ĉinio kaj aliaj landoj.
Kun la temo "sporto, sano kaj vivo", la ekspozicio ricevis 1560 kontribuojn de pli ol 400 skulptistoj el 102 landoj kaj regionoj, inkluzive de Usono, Britio, Francio, Germanio, Italio, Nov-Zelando kaj Sud-Afriko, kaj oni elektis 45 plej elstarajn el ili por la ekspozicio. La verkoj prezentas kulturojn de diversaj nacioj kaj reflektas diversecon kaj kunfandiĝon de kulturoj ĉina kaj okcidenta, antikva kaj moderna.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|