2012-09-18
 Diarra kuracas vunditan vilaĝanon. |
|
 Diarra helpas maljunulon porti ŝuojn. |
La 15-an de septembro en la gubernio Yiliang de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio trafita de la tertremo en la 7-a de septembro oni vidis negran kuraciston el Malio de Afriko. Li povas flue paroli en la ĉina lingvo kaj iris kaj reiris en la urbeto Luozehe serioze plagita de la tertremo. Li estas Diarra, 48-jara volontulo.
Post diplomiĝo el la Chengdu-a Universitato de la Tradicia Ĉina Medicino en la jaro 1997, d-ro Diarra dediĉas sian energion al la publika bono de Ĉinio. Aplikante siajn lernintajn sciojn, li servas kiel projekta administranto en eksterlandaj organizoj pri la publika bono. En la jaro 1999 li venis al Yunnan kaj restis tien ĝis nun. Diarra diris, ke tio ne estas unua fojo por li veni al Yiliang. Antaŭ pli ol 10 jaroj, post okazo de koto-ŝtona fluo, li venis tien por kuracado kaj disdono de materialoj.
Antaŭ 4 jaroj, post okazo de la serioza tertremo en Wenchuan, Sichuan-provinco, Diarra kaj aliaj volontuloj el Usono, Nov-Zelando kaj Koreio restis unu monaton en la provizora loĝejo de la popolanoj suferantaj de la katastrofo en la urbo Mianyang, kiu estis serioze trafita de la tertremo, por liveri kuracan servon al lokanoj per akupunkturo. En la dua tago post la tertremo en Yiliang Diarra kaj aliaj tri volontuloj atingis la lokon.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|