2012-09-18
 Prezentado de tajĝjiĉjŭan-o |
La 16-an de septembro en Zibo de Shandong-provinco mil homoj kune ludis tajĝjiĉjŭan-on.
Tajĝjiĉjŭan-o ĉerpis la klasikan filozofion de Ĉinio kaj la teorion de la tradicia ĉina medicino kaj sin formis al malrapida kaj mola sporto por bone ekzerci la korpon. Estas 6 skoloj de tajĝjiĉjŭan-o en Ĉinio. La vorto "tajĝji" signifas solecon kaj superecon. En la jaro 2006, tajĝjiĉjŭan-o estis enmetita en la liston de nematerialaj kulturaj heretaĵoj de Ĉinio.
Troviĝas en Linzi de Zibo-urbo 256 kluboj de tajĝjiĉjŭan-o por instrui kaj helpi ĝin al la loĝantoj. La Linzi-a Tajĝjiĉjŭan-a Asocio enhavas pli ol 10 mil membrojn, kiuj instigis aliajn 80 mil homojn praktiki tajĝjiĉjŭan-on.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong
|