Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Flor-feino
2012-09-18

    Dum la regado de la imperiestro Renzong de Song-dinastio (960—1279), kiel la legendo rakontas , en vilaĝo apud Luoyang estis mirinda ĝardeno nomata Eterna Ĝojo. Ĝi apartenis al maljuna Qiu Xian, kiu la florojn amis tiel forte, ke oni nomis lin Flor-maniulo. Lian ĝardenon beligis rozoj kaj kamelioj en printempo, lotusoj kaj granatarboj en somero, krizantemoj kaj osmantoj en aŭtuno, narcisoj kaj prunfloroj en vintro. Ĉiuj ĉi floroj kaj mil aliaj estis kulturataj de maljuna Qiu, kies peonioj estis aparte famaj. Sed li malofte permesis al vizitantoj veni internen de la alta bambu-barilo. Kaj eĉ se li donis permeson, oni povis nur admiri la florojn de malproksime.

 

    Ne malproksime vivis junulo nomata Zhang, riĉa sentaŭgulo. Iun tagon li preterpasis la ĝartenon kun siaj amikoj. Allogate de la beleco de la peonioj de muljuna Qiu en plena florado, ili eniris la ĝardenon, kaj Zhang arogante proponis aĉeton de la tuta ĝardeno. La maljunulo simple rifuzis vendi. Koleriĝinte Zhang teren piedpremis ĉiujn peoniojn kaj foriris.

 

    Kiam maljuna Qiu kaŭris plorante inter siaj dispremitaj floroj, aperis antaŭ li bela junulino. Ŝi petis lin alporti pelvon da akvo kaj diris, ke ŝi helpos revivigi la florojn. Kiam li revenis, la junulino jam foriris, sed li trovis, ke ĉiuj peonifloroj residas sur siaj trunketoj eĉ pli belaj ol antaŭe, kun nova purpura nuanco en la rozkoloraj kaj iomete da ruĝo en la blankaj. La maljunulo konstatis, ke lia vizitinto estas feino. Plena de miro kaj ĝojo, li diris al si mem: "Mi estis tro egoisma pri miaj floroj en la pasinteco. Se mi estus tial grandanima kiel ŝi, la malfeliĉaĵo povus esti evitita." Li malfermis do sian ĝardenon al ĉiuj, kiuj volis ĝin vidi.

 

    La novaĵo pri la peoni-feino rapide disfamiĝis. Ankaŭ sentaŭgulo Zhang ĝin aŭdis, kaj decidis profiti ĝin por plenumi sian fiintencon. Li denuncis la maljunulon Qiu kiel sorĉiston, kaj tiu ĉi estis ĵetita en malliberejon. Dume Zhang denove entrudis sin en la ĝartenon kun siaj amikoj. Sed ili trovis kun surprizo la peoniojn dispremitaj sur la tero, ĝuste kiel ili tiujn forlasis. Subite ekblovis ventego kaj la piedpremitaj floroj transformiĝis en belajn junulinojn, kiuj svingante siajn manikojn kaj kriante, "Venĝu ni Majstron Qiu!" fortimigis entrudiĝintojn. La Impertinentaj junuloj estis teruritaj sed ne vunditaj --- krom Zhang, kiu falis kun la kapo malsupren en fekaĵejon, jam mortinta.

 

    La sekvintan tagon, la guberniestro sciiĝis pri la sorto de Zhang. Samtempe li ricevis petskribon kun subskriboj de cent najbaroj, por malkovri la konspiron de Zhang kaj peti liberigon de Qiu Xian. La maljunulo estis tuj liberigita. Kaj la guberniestro publikis ordonon malpermesantan al ĉiuj deŝiri aŭ detrui liajn florojn.

 

    Qiu Xian de tiam vivis des pli simple kaj bonkore ol antaŭe. Li vendis fruktojn de siaj arboj kaj distribuis la enspezon al la bezonantoj. Kelkajn jarojn poste, meditante en sia ĝardeno en la nokto de la Mezaŭtuna Festo, li aŭdis sonon de ĉiela muziko. La Ĉiela Intendanto de Floroj kun sia sekvantaro, malsupren ŝvebis al li sur multkoloraj nuboj. "La Ĉiela Imperiestro nomis vin Gardisto de Floroj," ŝi anoncis. "Vi leviĝos al la ĉielo kun via ĝardeno. De nun vi gardos ĉiam tiujn, kiuj amas kaj zorgas florojn, kaj punos tiujn, kiuj ilin vundas kaj detruas."

 

    Tuj poste maljuna Qiu flugis kun sia ĝardeno supren al la ĉielo antaŭ la okuloj de ĉiuj siaj najbaroj.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng