Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Rompita flugilo
2012-09-18

de DUAN CHENBIAN

 

    Je 10:45 de la 7a de aŭgusto laŭ la londona tempo ĉina atleto Liu Xiang ĝustatempe aperis ĉe la startlinio en la sesa grupo de la prepara konkurso de la vira 110-metra hurdokurado. La surloka televida prezidanto ekscitite vokis: "Ĉinio", "Liu Xiang".

 


Perpleksa mieno 

 

    Liu Xiang montris senespriman mienon, kaj mankis al li kutime amuziga mimiko antaŭ la lenso. Krakis pafo, kaj Liu Xiang tuj reagis de la starta punkto. Neatendite tragedio okazis post sekundo. Homoj eĉ ne havis tempon krii "rapidu", kaj Liu Xiang falis antaŭ la unua hurdo. Li sidis surtere, premante sian dekstran piedon ĉirkaŭvolvitan per kaŭĉukŝmirita teksaĵo. En tiu momento oni televidis desapontiĝon sur lia vizaĝo. 

 

 
Foriro el la stadiono

 

    BBC-televido multfoje ripete elsendis la scenon de lia falo de ĉiuj anguloj. Post la falo Liu Xiang saltis sur unu piedo al la rando de la sportejo kaj forlasis la Olimpikan Stadionon de Londono per rulseĝo helpate de olimpikaj laborantoj. Ĉio ĉi okazis en momento kaj la spektantaro gapis. Ili nur demandis unu al alia "kio okazis al li", ĉar antaŭ alveno al Londono, Liu Xiang atingis bonajn rezultojn en serio da konkursoj. En la konkurso okazigita de la Samsung-a Diamant-Ligo de IAAF en Eugene, Usono, li eĉ kreis la mondan rekordon en la kondiĉo de superlima favorvento. Oni nur scias, ke li havas vundon ĉe la interripaj muskoloj. Kial lia piedo doloris? Ripetiĝis okazaĵo pli tragika ol tiu en la Pekinaj Olimpikoj. Tio forte batis lin, lian teamon kaj la homojn kiuj amas lin. 

 


Olimpika ĉampiono, 2004 

 

    La ĉinoj neniam forgesos la scenon, ke Liu Xiang laŭte kriis kaj rapide kuris en la stadiono, ĉampioniĝinte en la Atenaj Olimpikoj en 2004. Ĉiuj surlokaj spektantoj kriegis kaj tiel elverŝis siajn ekscitiĝon kaj emocion. 

 

    Sed en la 18a de aŭgusto 2008 en Pekino Liu Xiang sin retiris el la olimpika finalo ĉe la lasta momento pro sia vundo, kaj tiel li lasis al la spektantaro solecan silueton. Oni ne povas forgesi la surprizan momenton, kiam li forŝiris la numeran tolon kaj sin retiris el la finalo en Birdnesto, la ĉefstadiono de la Pekinaj Olimpikoj. Ok jaroj rapide pasis. Ĉi-jare oni neniel povis imagi, ke al li denove okazos la fatalaĵo en la londona stadiono.

 

    Finiĝis la epoko de Liu Xiang. Li plenumis la mision defii eŭropajn kaj usonajn atletojn kaj sukcesis, reprezentante ĉinojn kaj eĉ azianojn. Eble eĉ post multaj jaroj neniu rompos lian rekordon. Tio estas ja la sorto. Fakte multaj herooj por ĉiam eliris de la historia scenejo ne ĉe la venko, sed ĉe la malsukceso. Oni devas afable trakti lin. Ĉiu renkontas malfacilaĵojn kaj malsukcesojn dum la vivo, kaj en la malfacila momento al li aŭ al ŝi necesas kompreno, zorgo kaj konsolo. Liu Xiang estas ankoraŭ juna. Ni kore deziras, ke li transpaŝu ĉiujn hurdojn kaj libere flugu en sia estonteco.

 


Infanaĝo 

 

    Liu Xiang naskiĝis en Ŝanhajo la 13an de julio 1983. La gepatroj donis al li la nomon Xiang, kiu havas la sencon "flugi" en la ĉina lingvo. Ili esperis, ke li alte flugos. En la infanaĝo Liu Xiang ekhavis multajn aspirojn. Li volis esti kuracisto por helpi malsanulojn, tamen li timis operacion kaj injekton. Li deziris aliĝi al la armeo kaj stiri aviadilon kaj eĉ revis fariĝi heroo priskribita en fikcia televida filmo. Denaske li estis petolema kaj aktiva, kaj tion rimarkis lia patro Liu Xuegen. 

 

    Tio restas freŝa en la memoro de Liu Xuegen. Li diris, ke en la infanaĝo Liu Xiang estis petolema, aktiva kaj energia. Kiam li estis duajarulo de elementa lernejo kaj transigita al alia lernejo, en la komenco lia instruisto tre ŝatis lin kun delikataj trajtoj. Sed post malpli ol unu semajno la instruisto plendis al liaj gepatroj. "Mi neniam vidis tiel petoleman infanon", diris la instruisto. Poste Liu Xiang estis elektita kiel membro de la sporta teamo de la lernejo. La gepatroj tiam konsciis, ke la infano bezonas disciplinon.

 

    Fakte, li preskaŭ perdis la ŝancon esti sportisto. En la infanaĝo li estis tre maldika. Kiam li estis sep-jara, li ricevis serion da ekzamenoj de osta denseco, kaj la rezulto montris lian kompleksion taŭga por fariĝi sportisto.

 


Trejniĝo en la frua periodo 

 

    En la aĝo de dek jaroj li estis elektita de trejnisto Gu Baogang al la sporta lernejo por infanoj en la distrikto Putuo de Ŝanhajo. Gu Baogang rememoris, ke tiam Liu Xiang estis pli alta ol aliaj samaĝuloj je nur pli ol dek centimetroj kaj tro maldika, kaj li ne povis tuj konkludi, ĉu li estas taŭga por atletiko. Post du-jara observado Gu Baogang rimarkis, ke, kvankam maldika, li tamen havas bonan suplecon kaj moviĝas rapide. Tiam li praktikis saltadon kaj sin ekzercis per 100-metra kurado. 

 

    En la jaro 1996 la Junula Atletika Konkurso de Ŝanhajo fariĝis la turnopunkto de la sportista kariero de Liu Xiang. Li gajnis la 100-metran sprinton. "La knabo estas rapida kaj bon-ritma", diris Sun Haiping sur la spektejo de la stadiono. Li poste fariĝis ĉeftrejnisto de Liu Xiang.

 

    Sun Haiping diris, ke la nevenkebla spiro de Liu Xiang altiris lian atenton, kiam li la unuan fojon vidis lin. La patro de Liu Xiang rememoris, ke Liu Xiang montris nekredeman mienon, kiam li informiĝis pri la novaĵo.

 

    "Ĉu vere trejnisto Sun volas gvidi min? Ĉu vi ne trompas min?"

 

    "Jes, vere. Ĉu vi volas iri al li?"

 


Severa trejnisto 

 

    "Mi volas iri!", Liu Xiang firme respondis.

 

    Liu Xiang konfesis, "Sen rivaloj mi perdos movforton. Mi ĉiam dankas rivalojn, kiuj estis miaj objektivoj kaj kuraĝigis min progresi."

 

    Shen Zhensheng, kolego de Liu Xiang, estas la unua rivalo, kiun li deziris superi. Shen Zhensheng tri fojojn rompis la nacian rekordon de la junula 110-metra hurdokurado en la periodo de 1997 kaj 1998 kaj ĉampioniĝis en la monda mezlernejana atletika konkurso en la jaro 1998. Por lin superi, Liu Xiang intensigis la ekzercadon. Danke al sia penado, li akiris la duan lokon per la rezulto de 14.06 sekundoj en la nankina stadio de la tutlanda grandpremia konkurso en la jaro 2000, dum la rezulto de Shen Zhensheng estis 14.27 sekundoj.

 


Liu Xiang en konkurso 

 

    La sekva rivalo de Liu Xiang estis Chen Yanhao, kiu montriĝis pli kapabla ol li. Ankaŭ Chen Yanhao estis lernanto de Sun Haiping. Dum preskaŭ ses jaroj ekde l993 li dominis junulajn konkursojn de Azio. Komence Liu Xiang tute ne havis la memfidon lin venki. Li vidis la esperon en la konkurso, en kiu li okupis la duan lokon je nur 0.03 sekundo malpli ol Chen Yanhao. En la jaro 2001 li finfine venkis la rivalon en la ningbo-a stadio de la tutlanda grandpremia atletika konkurso, kaj tiam komenciĝis lia erao. Liu konfesis, ke li tre ĝojis pro la venko super Chen Yanhao malgraŭ iom da supereco, kaj tiam la ĵurnaloj nomis lin mirinda knabo. 

 

    Danke al la trejnisto Sun Haiping li rapide progresis. Li kompensis per sia elstara hurdotranspaŝa tekniko la nesufiĉecon je forto kompare kun eŭropaj kaj usonaj atletoj, kaj lia penado estis fine rekompencita. En la aĝo de 18 jaroj, li kroniĝis en la Monda Universiado '2001. Tio estas lia unua ormedalo en internacia konkurso kaj malfermis la vojon al la monda ĉampioneco.

 

    Julie de 2002 li rompis la azian rekordon. Maje de 2004 li venkis sian idolon Allen K. Johnson. Aŭguste de 2004 li kroniĝis en la Atenaj Olimpikoj kaj fariĝis la unua vira olimpika ĉampiono de atletika konkurso el Ĉinio. Julie de 2006 li rompis per la rezulto de 12.91 sekundoj la mondan rekordon, kiun kreis brita atleto Colin Ray Jackson antaŭ 13 jaroj. Aŭguste de 2007 li ricevis la titolon de la Monda Atletika Ĉampionado kaj tiel atingis la grandan ŝlemon.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
Parolante pri la Esperanta literaturo, preskaŭ ĉiuj opinias, ke la akiro de la Esperanta poezio superas tiun de la proza verkado en Esp-o, pri tio ĉi la dika volumo de Esperanta Antologio kompilita de W. Auld ja estas plej forta atesto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng