Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kvin konstantaj membroj de la Konsilio de Sekureco de UN subskribis komunan deklaron pri la pozicio de Mongolio sen nukleaj armiloj
2012-09-19


Li Baodong (maldekstre) subskribas la komunan deklaron. 
 

En la subskriba ceremonio de la komuna deklaro 

 

    La 17-an de septembro konstantaj reprezentantoj de la kvin konstantaj membroj de la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj kune subskribis en la stabejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko la komunan deklaron, kiu refoje konfirmas la pozicion de Mongolio sen nukleaj armiloj kaj liveri al Mongolio rilatan sekuran garantion. Li Baodong, ĉina konstanta reprezentanto en la Unuiĝintaj Nacioj ĉeestis la ceremonion kaj subskribis la komunan deklaron.

 

    2012 estas la 20-jara datreveno de la deklaro de Mongolio pri sia pozicio sen nukleaj armiloj. La subskribo de la komuna deklaro farita de Ĉinio, Usono, Rusio, Britio kaj Francio, la kvin konstantaj membroj de la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj, celas enkorpigi subtenon de la kvin landoj al rilata penado de Mongolio.

 

    Ĉinio ĉiam respektas kaj subtenas la pozicion de Mongolio sen nukleaj armiloj, promesas senkondiĉe ne uzi kaj ne minace uzi nukleajn armilojn kontraŭ landoj kaj regionoj sen nukleaj armiloj kaj subtenas penadon de rilataj landoj por starigi regionojn sen nukleaj armiloj aŭ konfirmi la pozicion sen nukleaj armiloj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng