2012-09-19 Estis 50-jara maljunulo, kiu havis mallaboreman filon. Kvankam jam 30-jara, la filo ne povis sin vivteni.
La maljunulo ege maltrankviliĝis pri la vivrimedo de sia mallaborema filo. Tial li kun sia filo konsultis al sortodivenisto. Tiu antaŭdiris: "La patro vivos ĝis 80-jara kaj la filo ĝis 62-jara."
Eksciinte pri sia vivodaŭro, la filo forte ĉagreniĝis. La patro konsolis lin:
"Ne tiel afliktiĝu! Ĉi-jare vi estas nur 30-jara, vi ankoraŭ vivos 32 jarojn."
La filo respondis: "Ĉagrenas min ne mia vivdaŭro, sed la via. Kial vi vivos nur 80-jara?"
Je tio, la patro kortuŝiĝis kaj kun larmoj diris: "Ne zorgu pri mi! Ankaŭ mi vivos ankoraŭ 30 jarojn."
La filo diris: "Mi jam elkalkulis, ke vi mortos pli frue ol mi je du jaroj. Kiu vivtenos min en tiuj du jaroj post via morto?"
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng |