Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mandareno en Boato
2012-09-19

    Iu mandareno neniam antaŭe veturis per boato. Foje li kune kun Afanti transiris riveron per boato, kio estis la unua fojo en lia vivo. Kiam la boato atingis la mezon de la rivero, ĝi ekondetis, kio ege timigis lin. Li, tremante pro timo, forte tiris la baskon de Afanti kaj senĉese petadis: "Bona Afanti, bona Afanti! Mia koro elsaltos pro timo, elpensu rimedon por mi!"

 

    "Unu rimedo ja ekzistas, via moŝto, sed mi ne scias, ĉu vi volas akcepti ĝin aŭ ne?"

 

    "Kial ne, Afanti? Mi volonte konsentas ion ajn. Rapidu, mi petas," insistis la mandareno.

 

    "Bone," diris Afanti, "do vi spertu unue en la akvo," kaj puŝis lin en la akvon. Post kiam la mandareno jam kelkfoje subakviĝis, Afanti kaptis lian hararon kaj tiris lin en la boaton.

 

    Tiam la mandareno ne plu timis esti en la boato. Afanti afable demandis lin: "Kiel vi nun sentas vin? Ĉu vi ankoraŭ timas?"

 

    "Ne, ne, nun mi sentas min tre komforta," rapidege respondis la mandareno, tremante pro malvarmo.

 

    "Jes!" meditis Afanti. "Tiu, kiu neniam vojaĝis per la piedoj, ne scias kiel bone estas rajdi sur ĉevalo; tiu, kiu neniam subakviĝis, ne sentas la sekurecon de boato. Kiel vi povas kompreni la malsaton de la malriĉuloj, se vi ĉiam manĝas bongustan kuskuson?"

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng