Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Alfluginta Monto
2012-09-19

    Antaŭ multaj jaroj, en Emei-montaro de Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio estis monto, kiu povis flugi. Flugante jen okcidenten jen orienten, ĝi damaĝis multajn domojn kaj mortigis sennombrajn homojn. Tiam en Lingyin-templo ĉe la Okcidenta Lago estis bonzo Jidian*, kiu malobservis la budhistajn disciplinojn kaj vagadis kun palmofolia ventumilo, iom freneza, iom humurema. Oni tamen tre ŝatis lin.

 

    Iun tagon, Jidian antaŭvidis, ke tagmeze la stranga monto flugos al la vilaĝo antaŭ Lingyi-templo. Li timis, ke la vilaĝanoj endanĝeriĝos, do li frumatene venis al la vilaĝo por informi ĉiun familion: "Tagmeze monto flugos al la vilaĝo, vi ĉiuj transloĝiĝu!"

 

    Maljunuloj ne kredis: "Vi, freneza bonzo, denove ŝercas kun ni. Ĉu iu vidis monton flugantan?"

 

    Kamparanoj nur povis vei: "Ni, malriĉaj kamparanoj, nenien povas transloĝiĝi. Ni povas nur atendi la pereon."

 

    Junuloj kolere diris: "Ne trompu nin. Se venos la monto, ni subtenos ĝin per ŝultroj. Ni ne timas!"

 

    Infanoj petole sekvis Jidian. Ili ridis kaj kuris kiel en gaja ludo.

 

    Jidian vizitis ĉiujn pli ol cent familiojn de la vilaĝo, sed neniu el ili volis foriri.

 

    Rapide venis tagmezo. Jidian tre maltrankviliĝis. Subite li aŭdis gajan muzikon. Jen okazis geedziĝa ceremonio. Multaj venis rigardi la ceremonion. La bonzo tuj ekhavis bonan ideon. Li rapidis al la novedzino kaj fulmrapide kuris eksteren de la vilaĝo portante ŝin sur sia ŝultro.

 

    La novedzino kun ruĝa tuko sur sia kapo ne sciis, kio okazas, kaj kriis pro timo. Koleriĝis la homoj. "Bonzo Jidian forrabis la novedzinon. Ni kaptu lin." Oni prenis bastonojn, riglilojn, vektojn, ŝpatojn… Sekvante Jidian, oni kriis: "Kaptu la bonzon! Ne lasu lin forkuri!"

 

    Tiele ĉiuj vilaĝanoj, ĉu viroj ĉu virinoj, ĉu junaj ĉu maljunaj, ĉu parencoj de novedzino ĉu fremduloj, elvilaĝiĝis postkurante Jidian.

 

    Jidian kuregis pli ol 5 km. La vilaĝanoj ne povis kuratingi lin, tamen ne malstreĉiĝis. Tiam estis tagmezo. Jidian ĉesis kuri. Li demetis la novedzinon, sidiĝis sur la teron kaj sin malvarmigis per ventumilo. Oni venis kaj intencis bati lin. Subite ventegis kaj malheliĝis. Aŭdiĝis tondro, kaj ĉiuj falis de la tremo. Kiam ili stariĝis, ili vidis, ke monto staras tie, kie estis ilia vilaĝo. Ĉiuj ekkomprenis, ke Jidian forrabis la novedzinon ĝuste por savi ilin.

 

    La loĝejoj malaperis. Iuj ekploris, Jidian diris: "Ne gravas. Vi helpu unu alian kaj kunlaboru, ĉion vi havos."

 

    Oni aprobis lin kaj deziris fari ion. Tiam aŭdiĝis vortoj de Jidian: "Aŭskultu! La monto hodiaŭ flugis al via vilaĝo, ĝi povos forflugi kaj detrui ankaŭ aliajn vilaĝojn. Ni faru 500 arhato-statuojn sur la monto, por ke ĝi ne povu plu flugi. Ĉu bone?"

 

    Oni tuj akceptis la proponon kaj komencis tiun laboron. Post nelonge, aperis 500 arhato-statuoj, tamen mankis okuloj kaj brovoj al la statuoj. Jidian diris: "Tion mi faru." Li ne uzis ĉizilon nek martelon, sed siajn ungojn por pentri sur la ŝtonaj statuoj --- ĉiuj statuoj ricevis okulojn kaj brovojn.

 

    De tiam tiu monto ne povas flugi al alia loko kaj restas por ĉiam antaŭ Lingyin-templo. Oni nomas ĝin "Alfluginta Monto".

 

    -------------------

 

    *Jidian, fama bonzo en antikva Ĉinio. Pro siaj bonkoreco kaj mirinda kapablo li fariĝis fea heroo en multaj ĉinaj popolrakontoj.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng