2012-09-19
 La transporta raketo Changzheng-3B kun du satelioj lanĉita |
En la 19-a de septembro je la tria horo kaj dek minutoj Ĉinio en la Xichang-a Satelit-lanĉa Centro lanĉis per la transporta raketo Changzheng-3B du navigajn satelitojn Beidou, kaj la satelitoj eniris en la difinitajn orbitojn. Ili estas la 13-a kaj la 14-a satelitoj de la naviga sistemo Beidou. Tio estas la 167-a flugo de raketoj de la Changzheng-a sistemo kaj estas ankaŭ la 2-a fojo por Ĉinio per unu raketo kunporti kaj sendi du mez- kaj alt-orbitajn saltelitojn.
La sukcesa satelitlanĉo markas progreson de enreta teknologio de la naviga sistemo Beidou. La satelio kaj la raketo estas faritaj de la Ĉina Instituto de Eksterspaco-Teknologio kaj la Ĉina Instituto de Raketo-Teknologio.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|