2012-09-19
 S-ro Azia Paco parolas en la kurso. |
|
 S-ro Semio konigas Esperanton al la studentoj. |
|
 La studentoj en la kurso |
|
 Komuna foto de kurasanoj |
En la 18-a de septembro, 2012, nova E-kurso kun 70 studentoj okazas en la Zaozhuang-a Profesia Instituto de Ĉinio. La kurson gvidas s-ro Azia Paco (Zhao Yaping), ĝenerala sekretario de la Zaozhuang-a E-Asocio.
S-ro Semio, vicprezidanto de la Shandong-a E-Asocio kaj delegito de la Universala E-Asocio en la urbo Zaozhuang, kaj du aliaj esperantistoj el la Zaozhuang-a Universitato ĉeestis en la unua leciono kaj konigis Esperanton al la kursanoj. La Studenta E-Societo de la Zaozhuang-a Profesia Instituto multe kontribuis en la fondado de la kurso.
(Kontribuo de Sun Mingxiao el Zaozhuang, Ĉinio)
Redaktoro : Wang Lihua
|