2012-09-19
 Inaŭguro de Esperanto-herbejo |
Nova ŝildeto estis inaŭgurita en Herzberg am Harz -- la Esperanto-urbo en Germanio. Ĝi troviĝas sur montoflanko ne tro for de la Esperanto-Centro kaj varbas por Esperanto en tiu parto de la urbo. Ĝi staras en ĝardeno, kie kreskas fruktarboj kaj arbustoj kaj kie la herbejo estas bele flegata. Laŭ la planoj ekde sekva jaro la herbejo povos servi kiel tendumejo por Esperanto-amikoj, junuloj. La mallongan inaŭguron iniciatis Peter Zilvar kaj partoprenis ĝin Esperanto-klubanoj, geamikoj de Interkultura Centro Herzberg kaj laŭokazaj vizitantoj. Interesiĝantoj povas peti pluajn informojn de la Esperanto-Centro.
(el esperanto-urbo.de)
redaktoro: Xie Ruifeng
|