Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Scivolema Knabo
2012-09-20

    Diru patro: "Kio estas ĉi tiu konstruaĵo?"

 

    "Ĝi estas brik-farejo, filo mia."

 

    "Kies posedaĵo ĝi estas, patro?"

 

    "La mia."

 

    "Ĉiuj tiuj ĉi brik-amasoj estas viaj?"

 

    "Jes, ĉiu briko estas mia."

 

    "Ho! Kiom da tempo estis bezonata por fari tiom da ŝtonoj? Ĉu sole vi faris ilin?"

 

    "Ne, la viroj, kiujn vi vidas laborantajn , faris la brikojn por mi."

 

    "Ĉu ankaŭ ĉi tiuj viroj apartenas al vi?"

 

    "Ne, mia knabo. Ili estas liberaj laboristoj, neniu rajtas proprigi al si aliajn homojn, alimaniere ili estus sklavoj."

 

    "Kio estas sklavo, patro?"

 

    "Sklavo estas homo, kiu dum sia tuta vivo devas labori por aliulo, de kiu li nur ricevas nutraĵon kaj vestaĵon."

 

    "Kial ĉi tiuj viroj laboras tiel penege? Ĉu al ili estas plezuro puŝi tiajn ĉarojn?"

 

    "Mi ne kredas, tamen ili devas fari tion, alie ili devas malsati."

 

    "Ĉu ĉi tiuj viroj estas riĉaj?"

 

    "Ne, ili estas malriĉaj."

 

    "Ĉu ili ne posedas ĉevalojn kaj varmajn vestaĵojn? Ĉu ili ne vojaĝas marbanejon, kiam estas tro varme ĉi tie?"

 

    "Ne, ĉar ili devas treege labori por ‘povi vivi’."

 

    "Kial vi dirs por ‘povi vivi’?"

 

    "Nu, ili devas labori por gajni la necesan monon por manĝaĵo, trinkaĵo, vestaĵo kaj loĝejo."

 

    "Ĉu ĉi tiuj homoj pli bone vivas ol sklavoj?"

 

    "Certe, mia filo, ĉar ili estas liberaj homoj, kiuj ne estas devigataj labori por mi, se tio ne plaĉas al ili; ili povas forlasi min, kiam ili malkontentiĝas."

 

    "Kaj foririnte de vi, ĉu poste ili ne plu bezonas labori?"

 

    "Kompreneble ili daŭrigas labori ĉe alia mastro."

 

    "Kaj ĉu la alia mastro donas al ili pli ol estas necese por "povi vivi?"

 

    "Mi ne kredas."

 

    "Sed, patro, nun klarigu al mi, kia diferenco estas inter tiuj ĉi laboristoj kaj sklavoj?"

 

    "Estas granda diferenco, ĉar ili estas liberaj homoj, kiuj havas propran volon."

 

    "Ĉu vi donacas ion al ili, okaze, kiam ili forlasas vin?"

 

    "Eĉ bagatelon, la sola enuo estas por mi, ĉar mi devas dungi anstataŭulojn, kiujn cetere mi ĉiu-momente povas trovi."

 

    "Nu, tiam vi ankaŭ ne bezonas trakti ilin tiel singardeme kiel se ili estus viaj sklavoj?"

 

    "Efektive mi tute ne atentas pri ili."

 

    "Klarigu do al mi, patro, kiel estas pli bone por tiuj homoj esti liberaj?"

 

    "Ne demandu tiel stulte, mia filo!"

 

    "El kio oni fabrikas la brikojn, patro?"

 

    "El argilo, infano mia."

 

    "Ĉu vi faris la argilon?"

 

    "Ne! Tion faris la ‘bona Dio’."

 

    "Ĉu Dio faris tion por vi?"

 

    "Ne, mi aĉetis la argilon."

 

    "De Dio?"

 

    "Ne, de la sinjoro."

 

    "Ĉu tiu sinjoro aĉetis ĝin de Dio?"

 

    "Kompreneble ne, li ver-ŝajne ĝin aĉetis de alia sinjoro, mi pensas."

 

    "Ĉu la unua viro, de kiu oni aĉetis la argilon, aĉetis ĝin de Dio?"

 

    "Mi ne kredas!"

 

    "Sed kiel la argilo fariĝis lia propraĵo?"

 

    "Nu, mi pensas, ke li proprigis ĝin al si."

 

    "Do, se la laboristoj ankaŭ proprigus al si la argilon, ĉu ĝi fariĝus same ilia propraĵo?"

 

    "Fine lasu, vi tedas min per viaj stultegaj demandoj!"

 

Redaktoro: Zou Guoxiang kaj xie Ruifeng

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng