Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Lito el Floroj
2012-09-20

    Vintre la suno malofte vidiĝis en tiu loko, ĉirkaŭita de montoj. Feliĉe la nebulo estis tiel malpeza tiun tagon, ke la sunradioj de ora koloro amuziĝis en la aero. Kaj ŝajnis, ke la tero estis gajigita de tiu ĉarma koloro.

 

    Elirinte el la malhela kabineto, kiu servas al mi kiel laborejo, kaj kie mi enfermas min dum la tuta jaro, mi levis la kapon kaj etendis la brakojn, kvazaŭ mi volus forte brakumi iun.

 

    Laŭ vojeto mi malrapide venis en novan vilaĝon, kvietan kaj elegantan kiel belan ĝardenon. Sed la vilaoj ŝajnis dormantaj kun siaj sunkurtenoj mallevitaj kaj dratitaj pordoj fermitaj. Ne kutimiĝantaj al la monotona vivo en kamparo, la riĉuloj kredeble rifuĝis vintre en movoplena urbo, mi pensis.

 

    Mi haltis sur ligna ponteto por rigardi de malproksime verdetan monton. Herboj velkis kaj restis nur tritiko apenaŭ kreskinta, kiu posedis tiun vintran teron.

 

    Mi sentis bonan odoron venintan de ie kaj rimarkis, turninte la kapon, malgrandan deklivon surŝutitan per floretoj kiel ora monero. Eble ili estis junaj krizantemoj frostorezistaj. Ŝajne al mi, ke ili flustre interparolis kaj divenis kion mi venis fari en tiu loko.

 

    Mi klinis la kapon kaj vidis mian silueton kurbiĝi sur la tero. Kiel mi volus kuŝi sur tiuj floretoj silentaj kaj kvietaj, nature formantaj molan liton!

 

    Ĉu estis varmete sub la tero en vintro?

 

    Vintre, ĉu la tero tre malproksima, kie oni enterigis mian amon, estas kovrita sole per velkaj herboj aŭ pompaj floroj, kies nomon oni ne scias, formante por ŝi komfortan liton?

 

    Mi certiĝis, ke tie, kie oni enterigis mian amon, entenas mildecon.

 

    Lasu min silente verŝi larmojn sur la liton el floroj. Iun tagon, ankaŭ mi trankvile ripozos por ĉiam , sub la lito,kie estas probable varme.

 

    Ŝajnis, ke mi venis ĉi tien por serĉi ion, kion tamen mi ne retrovos plu, krom ke ankaŭ mi dormus sub la lito el floroj, en subtera mondo, kie murmurus certe dolĉa rivereto de amo.

 

Redaktoro: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng