Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
"Eĉ Unu Tagon Mi Ne Vane Pasigos"
2012-09-20

    En Ĉinio estis pentristo, kiu, kvankam pli-ol-90-jara, ĉiutage faris minimume 5 pentraĵojn. Li diris: "Eĉ unu tagon mi ne vane pasigos." Li skribis la vortojn sur papero kaj pendigis ĝin sur muro por sin averti. Li estis neniu alia ol la fama ĉina pentristo Ĉji Bajŝi.

 

    Venis lia naskiĝtago. De la mateno ĝis la vespero lin vizitis liaj lernantoj kaj amikoj unuj post aliaj. Li afable akceptis la gastojn. Kiam li adiaŭis la lastajn gastojn, jam estis profunda nokto. Li sentis lacon kaj enlitiĝis.

 

    En la sekva tago li leviĝis tre frue kaj tuj iris en la pentroĉambron. Li sternis paperon, prenis penikon kaj faris pentraĵojn unu post alia. Oni vokis lin: "Bonvolu preni la manĝon!"

 

    "Momenton!" li respondis kaj ne ĉesis labori.

 

    Li faris 5 pentraĵojn kaj tiel plenumis la taskon, kiun li difinis por si mem. Post la manĝo li daŭrigis la pentradon. La familianoj timis, ke li malsaniĝos pro troa laco, kaj admonis: "Vi jam faris 5 pentraĵojn, ĉu ne? Kial vi ankoraŭ pentras?"

 

    "Hieraŭ estis mia naskiĝtago, mi ne pentris pro multeco de gastoj," li klarigis. "Hodiaŭ mi devas fari pli da pentraĵoj por kompenso." Tion dirinte, li plu pentris diligente.

 

Redaktoro: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng