2012-09-20
 Reprezentantoj de la rondo de ĉinoj migrintaj en orienta Usono antaŭ la japana ĝenerala konsulejo en Nov-Jorko |
La 18-an de septembro reprezentantoj de la rondo de ĉinoj migrintaj en la orienta parto de Usono venis al la japana ĝenerala konsulejo en Nov-Jorko kaj transdonis tie protestan leteron al la japana registaro, kiu kontraŭleĝe aĉetis Diaoyu-insulon de Ĉinio kaj apudajn insuletojn.
Antaŭtagmeze de tiu tago, Huang Zhecao, prezidanto de la Federacio de Societoj de Ĉinoj en Nov-Jorko, kaj aliaj reprezentantoj de la rondo de migrintaj ĉinoj venis al la japana ĝenerala konsulejo en la n-ro 299 de la strato Parko en Nov-Jorko, kie amasiĝis ĉinaj kaj japanaj raportistoj. La reprezentantoj laŭtlegis la protestan leteron en la ĉina kaj angla lingvoj. La protesta letero diras, ke lastatempe la japana registaro senĉese seriozigas la situacion de la problemo pri Diaoyu-insulo, malestimas la decidon de la ĉina popolo gardi la suverenecon de Diaoyu-insulo kaj publikigis parolojn miskondukantajn la japanan popolon kaj mondajn opiniojn. La protesta letero elmontras, ke Japanio estas venkita lando en la Dua Mondmilito kaj ĝi publike neis la "Deklaracion de Cairo", "Proklamon de Postdam" kaj aliajn internaciajn dokumentojn pri juroj kaj neis la rezultojn de la monda milito kontraŭ faŝismo. La konduto de la japana registaro en la problemo de Diaoyu-insulo estas kontrŭleĝa kaj nevalida.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|