Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Ekonomio en la Periodoj de Printempo kaj Aŭtuno kaj Militantaj Regnoj
2012-09-20

    Progreso de la Ferfanda Tekniko

 

 Dum la periodoj de Printempo kaj Aŭtuno kaj Militantaj Regnoj, dank' al apliko de nova tekniko la ferfanda metio disvolviĝis kaj feraj produktaj instrumentoj estis iom post iom aplikataj en la agrikulturo kaj metio, kio altigis la produktivon.

 

 En 513 a. K. Jin-regno (en la nuna Shanxi-provinco) publikigis kriminalan kodon kaj alforĝis ĝin al tripieda ferkaldrono. Sendube tio estus nerealigebla sen blova ekipaĵo, kiu tiam estis farita el bovledo. La progreso de la blova ekipaĵo por ferfando akcelis la disvolviĝon de ferfando kaj ferforĝado. La tekniko estis aplikata 1 900 jarojn pli frue ol tiu de Eŭropo. En 1976 en Changsha, Hunan-provinco, oni trovis spadon en tombo de la lasta etapo de la periodo de Printempo kaj Aŭtuno. Kemia analizo montris, ke ĝi estis farita el ŝtalo entenanta 0.5% da karbono. Metinte ĝian sekcaĵon sub lupeon, oni povas vidi la mezan parton de la spado forĝitan el sep ĝis naŭ tavoloj.

 

 En Ĉinio cirkulas rakonto pri spadoj de la periodo de Printempo kaj Aŭtuno: Tiutempe paro da geedzoj loĝis apud Hangzhou en Zhejiang-provinco. La edzo Gan Jiang kaj lia edzino Mo Ye ambaŭ estis kompetentaj spadoforĝistoj. La spadoj faritaj de ili estis blue brilaj kaj per tia spado oni povis tranĉi kupran aŭ feran objekton. Informiĝinte pri tio, la Wu-regna reĝo Helü ordonis, ke ili forĝu por li specialan spadon en tri jaroj. Se ili ne plenumos tion en la limigita tempo, ili estos senkapigitaj.

 

 
Fera soko en la periodo de Militantaj Regnoj
 

Speco de mono en la periodo de Militantaj Regnoj 

 

 Gan Jiang kaj Mo Ye elektis la monton Mogan en la norda parto de Zhejiang-provinco kiel spado-forĝejon. La geedzoj klopodis preskaŭ tri jarojn, sed ne sukcesis. Antaŭ la fino de la limigita tempo la edzino saltis en la fanditan feron por peti helpon de dio. Retenante sian kordoloron, Gan Jiang sukcesis fari du spadojn inan kaj viran. Gan Jiang decidis enterigi la viran en la monto kaj prezenti la inan al la reĝo. Antaŭ sia foriro li ordonis al sia filo: "Post kiam mi prezentos la spadon al la Wu-regna reĝo, li certe mortigos min. Kiam vi plen-kreskos, vi venĝu min per la vira spado." Ricevinte la spadon, la reĝo timis, ke Gan Jiang faros spadojn por aliuloj, kaj tial ordonis mortigi lin. Poste la filo de Gan Jiang venĝis sian patron.

 

 Nun ĉe la piedo de la monto Mogan troviĝas lageto, kiu portas la nomon "Spada Lageto". Legendo diras, ke ĝi estis la spado-forĝejo de la geedza paro. Apud la lageto estas granda ŝtono, kiu laŭlegende estis ilia amboso.

 

 Kvankam la rakonto estas nur legendo, ĝi tamen montras, ke jam antaŭ pli ol 2 400 jaroj iuj kompetentaj metiistoj de Ĉinio posedis la teknikon de fera fando kaj forĝo.

 

    Agrikulturo kaj Akvoutiligo

 

Elterigita bronza bovforma vinujo de la malfrua stadio de la periodo de Printempo kaj Aŭtuno montras, ke tiam bovo portis nazringon, kio signifas, ke ĝi estis bredita kiel laborbruto kaj ĝenerale uzata por plugado. Kaj en la periodo de Militantaj Regnoj oni jam komencis uzi plugilon tiratan de du bovoj. La kvindentaj sarkiloj kaj feraj plugiloj elterigitaj en la ĉefurbo Xiadu (en la nuna Yixian-gubernio, Hebei-provinco) de Yan-regno montras, ke la tiamaj terkulturaj teknikoj estis tre avangardaj.

 

Tiam ankaŭ la irigacia metodo estis plibonigita, tiel ke en centra Ĉinio oni ĝenerale aplikis akvoĉerpajn levstangojn anstataŭ primitivaj iloj por irigacii kampojn.

 

 En la periodo iuj feŭdulaj regnoj konstruis kanalojn kaj akvo-provizajn instalaĵojn por irigacii kampojn. Inter ili la plej fama estas la granda digo Dujiang (en la nuna Guanxian-gubernio de Sichuan-provinco) konstruita sub la gvido de Li Bing. Tiam la rivero Minjiang torente trapasis tieajn altajn montojn kaj en ĉiu somero kaj aŭtuno ĝia flukvanto multege pliiĝis kaj inundis multajn lokojn de Guanxian-gubernio kaj aliaj. Ĉirkaŭ 250 a. K., sub la gvido de la prefekto Li Bing de Sichuan-provinco, oni breĉis monton ĉe la maldekstra bordo de la rivero por ellasi akvon el ĝi kaj konstruis en pli supra parto de la rivero akvodividan digon kaj akvovalvon por reguligi la akvokvanton, kio dividis la riveron en du fluojn internan kaj eksteran. Tiu irigacia konstruaĵo ne nur forigis la inundan plagon, sed ankaŭ povis irigacii pli ol 200 000 hektarojn da kampoj. Hodiaŭ ĝi daŭre ludas gravan rolon en irigaciado.

 


La edzino Mo Ye saltas en la fanditan feron por peti helpon de dio. 

 

 Alia fama irigacia konstruaĵo estas Zhengguo-kanalo. Zheng Guo estis fama akvoutiliga fakulo de Han-regno. En 246 a. K. li venis al Qin-regno. Sub lia gvido centmiloj da popolanoj de la regiono Guanzhong (okcidente de la Qin-regna ĉefurbo Xianyang) fosis en dekkelkaj jaroj kanalon ĉe Zhongshan (nordokcidente de la nuna Jingyang, Shaanxi-provinco), kiu kondukis la akvon de Jingshui-rivero al Luoshui-rivero (en la okcidenta parto de Henan-provinco) kaj longis je 150 km. La kanalo estis navigebla kaj povis irigacii pli ol 260 000 hektarojn da kampoj. Ĝi transformis la regionon Guanzhong de Qin-regno en fekundan landon. Dank' al la disvolviĝo de agrikulturo, Qin-regno fariĝis la plej potenca lando en ĉi tiuj periodoj.

 

 Tiutempe la ĉefaj agrokulturaj plantoj estis milio, glueca milio, rizo, tritiko, sojfabo ktp.

 

 La silkraŭpa bredado prosperis en la baseno de la Flava Rivero jam antaŭ la periodoj de Printempo kaj Aŭtuno kaj Militantaj Regnoj kaj iom post iom disvolviĝis al la baseno de Jangzi-rivero dum ĉi tiuj periodoj. La historiaj objektoj elterigitaj en Chu-regnaj tomboj en Changsha, Hunan-provinco, en la pasintaj jaroj montras, ke tiam jam prosperis la silkraŭpa bredado kaj silka teksado en la baseno de Xiangshui-rivero.

 

 Kun la ekonomia disvolviĝo ankaŭ fruktoproduktado fariĝis grava entrepreno. Tiam la regiono Jingzhou (la nuna Hubei-provinco) famiĝis pro produktado de mandarinoj kaj pampelmusoj, kiuj vendiĝis malproksime en centra Ĉinio. Ankaŭ jujuboj kaj kaŝtanoj produktitaj en Yan-regno (la nunaj provincoj Hebei kaj Liaoning) estis fame konataj.

 

    Apero de Urboj

 

 Antaŭ la meza stadio de la periodo de Printempo kaj Aŭtuno, la loĝantaro de la feŭdulaj regnoj estis ne tre multa kaj ilia virga tero estis tre vasta. En la periodo de Militantaj Regnoj, multe pliiĝis la loĝantaro. Dank' al la disvolviĝo de agrikultura kaj metia produktado kaj komercado, disvolviĝis ankaŭ la urboj.

 

 Tiam en la basenoj de la Flava Rivero kaj Jangzi-rivero jam aperis relative grandaj komercaj urboj. Ekz., Linzi, la ĉefurbo de Qi-regno, ĉe Zihe-rivero, konsistis el du urboj granda kaj malgranda. La granda longis je 4.5 km. kaj larĝis je 4 km., kaj sudokcidente de ĝi la malgranda urbo havis kvin-kilometran perimetron. En la granda urbo estis komercaj kvartaloj, kaj tie loĝis diversnivelaj oficistoj, bienuloj kaj ordinaraj popolanoj. En la malgranda urbo loĝis la reĝo kaj la nobeloj. Historia literaturo priskribis la prosperan Linzi jene: En la urbo Linzi troviĝis 70 000 familioj. La urbanoj estis tre riĉaj. En ĝi okazis diversaj amuzaj aktivadoj, en kiuj partoprenis ludistoj de diversaj muzikiloj. Sur la ĉefstratoj ĉaroj kuris unuj post aliaj kaj ofte okazis kolizioj, kaj ankaŭ la pasantoj estis multaj sur la stratoj.

 


La 2.9 metrojn alta ŝtona statuo de Li Bing farita en 168 p. K. estis lokita ĉe la rivero kiel mezurilo por akvo-nivelo, poste ĝi malaperis en la rivero kaj estis re-trovita en 1974. 

 

 Tiam estis pluraj urboj tiel grandaj kiel Linzi, ekz., Daliang (la nuna Kaifeng en Henan-provinco), la ĉefurbo de Wei-regno, Ying (norde de la nuna Jiangling-gubernio, Hubei-provinco), la ĉefurbo de Chu-regno, kaj aliaj. Tiam en la grandaj urboj loĝis generacion post generacio individuaj metiistoj, kiel forĝistoj, ĉarofaristoj, ledistoj, lignaĵistoj, lakistoj kaj aliaj. Krome, tie troviĝis aŭguristoj kaj vendistoj de hundviando, ĉevaloj, kunikloj, pajlo kaj alkoholaĵoj. En la lasta stadio de la periodo de Printempo kaj Aŭtuno aperis mulditaj bronzaj moneroj, kiuj havis diversajn formojn, kiel tiuj de sonorilo, tranĉilo, konko, kaj ankaŭ rondan formon kun ronda truo en la mezo. Ili cirkulis en la respektivaj feŭdulaj regnoj. En la lastaj jaroj de la periodo bronzaj moneroj jam cirkulis inter la ordinara popolo, kaj greno produktita de kamparanoj jam estis aĉetita per bronzaj moneroj. En la periodo de Militantaj Regnoj la bronzaj moneroj jam cirkulis vaste, ankaŭ oro komencis esti uzata kiel mono kaj fariĝis valora. Tiam la registaroj, nobeloj kaj altranguloj posedis grandan kvanton da oro. Valoraj varoj, kiel bonaj ĉevaloj, spadoj kaj vulpofelaj vestoj, vendiĝis kontraŭ oro.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng