Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Konkurado de cent skoloj en la periodoj Printempo kaj Aŭtuno kaj Militantaj Regnoj
2012-09-20


Konfuceo 

 

EN la periodoj Printempo kaj Aŭtuno kaj Militantaj Regnoj (771 a. K. — 221 a. k.) estiĝis granda socia revolucio: feraj instrumentoj anstataŭis la bronzajn kaj la feŭda sistemo la sklavan. Tiam la reprezentantaj personoj de diversaj skoloj, laŭ la interesoj de malsamaj klasoj kaj sociaj klikoj, kreis malsamajn teoriojn, komentariis la politikojn, eksplikis filozofiajn principojn kaj faris argumentadojn. La historio diris, ke en la tempo "aperis multaj eminentaj kleruloj kaj sin montris malsamaj skoloj". Inter ili la skoloj konfuceanisma, taoisma kaj reglamentisma havis tre grandan influon. En la periodoj havis grandapaŝan antaŭeniĝon ankaŭ la literaturo kaj medicino en sia disvolviĝo.

 

    Konfuceo — La Fondinto de Konfuceanismo

 

 Konfuceo (551 a. K. — 479 a. k.) estis pensulo, politikisto, edukisto de la antikva Ĉinio kaj la fondinto de Konfuceanismo. Liaj prapatroj estis nobeloj de la regno Song, sed poste fuĝis al la regno Lu, kaj kiam naskiĝis Konfuceo, la familio jam fariĝis malriĉa.

 

 Lia politika idealo estis subteni la kadukan sklavoposedan sistemon. Li riproĉis tiujn, kiuj kontraŭis liajn tezojn pri politiko, kiel "ribelulojn". Tial la reprezentantoj de la nova bienula klaso lin respektis, sed ne ŝatis. Li vojaĝis tra multaj regnoj por trovi ŝancon fariĝi altrangulo kaj praktiki siajn politikajn idealojn. Sed li malsukcesis, malgraŭ sia dekkvar-jara klopodado. En liaj lastaj jaroj li revenis la hejmlokon kaj tie reordigis la antikvajn verkojn kaj faris edukadon.

 

 Konfuceo faris grandan kontribuon en la reordigo de la antikvaj verkoj. Li reordigis ses specojn de ili: "Ji" pri filozofio; "Ŝi", kolekto de antikvaj poemoj; "Li" pri la leĝa sistemo kaj rito de Zhou-dinastio; "Ŝu", kolekto de la politikaj dokumentoj de antaŭhistorio kaj la tri dinastioj Xia, Shang kaj Zhou; "Printempo kaj Aŭtuno", kroniko de 242 jaroj pri la periodo Printempo kaj Aŭtuno; "Jue" pri muziko kaj ĝia politika efiko. La ses libroj estis ankaŭ lernolibroj uzitaj de Konfuceo por instrui lernantojn. Escepte de "Jue" ĉiuj aliaj kvin estas konservataj ĝis nun.

 


Memordomo de Qu Yuan konstruita apud la rivero Miluo 
 

Bian Que diras al la reĝo de Qi-regno: "La malsano de via reĝa moŝto jam profundiĝas, sen kuraco ĝi graviĝos" 

 

 La "Ŝi" kompilita de Konfuceo estis la plej frua poemaro en Ĉinio. Ĝi enhavas la poemojn de ĉirkaŭ 500 jaroj de la komenco de la Okcidenta Zhou-dinastio (la 11-a jarcento a. k) ĝis la meza periodo Printempo kaj Aŭtuno (la 5-a jarcento a. k) Ĝia plejparto estas popolaj poemoj, el kiuj nemalmultaj malkaŝas la tiaman malluman kaj kaosan politikon, la subpremadon kaj ekspluatadon de la popolo fare de la nobelaj regantaroj. Iuj traktas pri laboro de popolanoj aŭ ties amo, duaj pri kultado al dioj aŭ prapatroj kaj triaj pri admiro al eminentaj personoj de la reganta klaso. Kiel historia materialo ĝi enhavas ankoraŭ 'antikvajn legendojn pri la deveno de la ĉina nacio, kaj notojn pri konkreta organizado de agrikultura produktado, pri popola vivo, kaj pri naturaj plagoj. La kolekto de poemoj havis profundan influon al la disvolviĝo de la ĉina literaturo de la pasintaj pli ol 2 000 jaroj.

 

 Antaŭe, nur nobeloj rajtis ricevi edukon. Konfuceo ja asertis, ke ĉiuj homoj sendistinge rajtas esti edukitaj, kaj en siaj lastaj jaroj komencis privatan edukadon. Li malfermis la pordon de eduko ankaŭ al ordinaraj popolanoj. Tial, inter liaj disĉiploj troviĝis kaj filoj de nobeloj kaj ordinaruloj. Oni diras, ke li havis ĉirkaŭ 3 000 disĉiplojn. Li estis la edukisto en la ĉina historio, kiu la unua funkciigis lernejon.

 

 Konfuceo ne sukcesis en sia politika idealo dum la vivo, sed post sia morto li estis glorigita de la reganta klaso kiel sanktulo en la pli-ol-2 000-jara feŭda socio de Ĉinio. La feŭda bienula klaso distrumpetis pri reformo kaj renovigo, antaŭ ol ĝi kaptis la regpotencon, sed post kiam ĝi starigis reĝimon, ĝi bezonis stabiligi ĝin kaj protekti la feŭdan ordon. Por tio ĝi bezonis la konservativan penson de Konfuceo.

 

    Laozi — La Fondinto de Taoismo

 

Laozi havis alian nomon Li Er. Li naskiĝis en la regno Chu kaj estis samtempulo kun Konfuceo, sed liajn precizajn naskiĝtagon kaj mortotagon oni ne scias. Lia ĉefa verko estas "Tao-dekin", kiu ampleksas 5 000 ĉinajn ideografiaĵojn.

 

 Ankaŭ "Taodekin" havas alian nomon "Laŭzi", ĉar ĝi entenas la filozofian penson de Laozi. Li opiniis, ke "tao" estas la naturo kaj origino de la universo. Lia filozofia penso estas ideisma, sed entenas simplan dialektikon. Lia politika ideologio asertis, ke "la regnoj estu malgrandaj kaj la popoloj malmultaj", "la najbaraj landoj aŭdu unu de la alia kokerikon kaj bojadon, sed la popoloj neniam intervizitu". Li konsilis "senfaran regadon", por ke "la popoloj malhavu scion kaj dezirojn". Tio efektive kontraŭis ĉiujn sociajn progresojn kaj respegulis la penson de la kaduka sklavo-posedanta klaso.

 

    Han Fei — Reprezentanto de la Reglamentismo

 

Han Fei (280 a. K. — 233 a. k) estis nobelo de la regno Han. Antaŭ Han Fei, jam aperis multaj reglamentistoj, li koncentre lernis iliajn tezojn kaj plurfoje skribis al la reĝo de Han-regno por proponi al li reformon, sed estis rifuzita. Anstataŭe li komencis verki. La reĝo de la regno Qin legis liajn verkojn kaj lin tre admiris. Poste li iris al Qin, sed estis enviita kaj kalumniita de aliaj, kaj devigita sin mortigi per veneno.

 

 Liaj tezoj estis fortigi la monarkian centraligon, likvidi la privatajn fortojn de la nobeloj, enoficigi ekzamene elektitajn personojn kun praktikaj spertoj, instrui al la tuta lando leĝokodojn, agi laŭ la modelo de oficistoj, malpermesi privatajn lernejojn, praktiki premiadon kaj punadon, laŭdi la agrokulturon kaj militservon por riĉigi kaj potencigi la regnon.

 

 La reĝo de Qin fundamente aplikis lian politikan teorion, praktikis la reglamentadon, riĉigis kaj potencigis la regnon kaj fine unuigis Ĉinion.

 

    Qu Yuan — Patriota Poeto

 

Qu Yuan (340 a. K. — 278 a. k) naskiĝis en la regno Chu. Kiel Chu-regna kortegano li iam partoprenis en regado kaj politikaj aferoj. Li asertis, ke por la interesoj de Chu, ĝi devas alianciĝi kun la regno Qi kaj kontraŭi la regnon Qin. La reĝo antaŭe tre fidis lin, sed poste kredis kalumniojn kaj malkonfidis lin. Qu Yuan estis ekzilita norden de la rivero Hanshui. Kun malĝojo kaj indigno li verkis la faman longan poemon "Lisao" por elverŝi siajn malĝojon kaj malkontenton.

 

 Post kiam Qu Yuan estis ekzilita, la por-qin-regnaj personoj en la regno Chu okupis la gravajn lokojn. La regno Qin trompis la regnon Chu, proponante, ke se ĝi rompos sian rilaton kun Qi, Qin rekompencos ĝin per terpeco de 600 kvadrataj lioj (unu lio=duonkilometro). De tiam Chu izoliĝis kaj estis ofte invadata de Qin. La trompita reĝo de Chu volis revoki Qu Yuan al la kortego. Kun forta deziro servi al la patrolando, Qu Yuan revenis al la ĉefurbo, sed li estis ree kalumniita kaj ekzilita suden de la rivero Jangzi.

 

 Ekzilita, Qu Yuan restis ĉiam maltrankvila pri sia patrolando kaj la popolo. Kiam li informiĝis, ke la ĉefurbo estis konkerita de Qin-regnaj trupoj, li sin ĵetis en la riveron Miluo (branĉo de la rivero Xiangjiang en Hunan-provinco) je la 5-a de la kvina monato laŭ la ĉina luna kalendaro.

 

 En la gubernio Taojiang de Hunan-provinco konserviĝas ĝis hodiaŭ la restaĵo de Qu Yuan. Ĉe la loko en la rivero Miluo, kie Qu Yuan dronis, oni konstruis por li tombon kaj memordomon. La 5-an de la kvina monato laŭ la ĉina luna kalendaro ĉiujare okazas la drakboata festo por memori lin. Tiam en la boata konkurso oni ĵetas glurizajn bulojn envolvitajn en fragmitaj folioj en riveron, kredante ke manĝinte la glurizajn bulojn, la fiŝoj ne plu manĝos la kadavron de Qu Yuan.

 

    Bian Que — La Patro de la Ĉina Medicino

 

Bian Que estis popola kuracisto de la regno Qi. Por diagnozo li emfazis ekzameni la radiusan arterion, rigardi la vizaĝon kaj la agadon kaj aŭskulti la voĉon. Li vojaĝis tra grandaj urboj de multaj regnoj por kuraci malsanulojn. Legendo diras, ke iutage li venis al Linzi, la ĉefurbo de la regno Qi, kaj vidis la reĝon Huangong. Trovinte lian vizaĝon nenormala, li diris al li: "Via reĝa moŝto malsanas, kvankam ne tre grave. Tamen vi devas esti kuracata ĝustatempe!" La reĝo rektigis sian korpon, ekmovis siajn brakojn kaj diris: "Mi estas sana" Li adiaŭis Bian Que kaj diris al siaj sekvantoj: "Kuracisto ĉiam avidas monon, li eĉ volas kuraci sanulon"Post kvin tagoj Bian Que refoje vidis la reĝon kaj diris al li: "La malsano de via reĝa moŝto jam profundiĝas, sen kuraco ĝi graviĝos" La reĝo estis iom malkontenta. Post kvin tagoj Bian Que speciale venis al la reĝo kaj diris al li: "La malsano de via reĝa moŝto jam eniris en vian abdomenon. Vi estos en danĝero sen kuraco." Aŭdinte tion la reĝo estis tre malkontenta, kaj Bian Que devis malvole retiriĝi. Post pliaj kvin tagoj Bian Que ree vizitis la reĝon. Sed nenion dirinte, li foriris. La reĝo sendis demandi lin, kaj la kuracisto respondis: "Se la malsano estas ekstera, varma kompreso povas kuraci ĝin. Se la malsano estas pli profunda, akupunkturo povas kuraci ĝin. Se ĝi eniris en la abdomenon, drogvino povas forigi ĝin. Nun ĝi jam eniris en lian medolon, ĝin mi ne povas kuraci"Post nelonge la reĝo mortis.

 

 Post kiam Bian Que venis al Qin, li fariĝis tre fama. Eĉ la reĝo de Qin petis lian kuracon, sed tio vekis ĵaluzon ĉe la reĝa kuracisto, kiu sendis kaŝmortigi lin.

 

 Post la morto de Bian Que, lia teorio pri medicino estis kompilita de posteuloj en medicinan verkon, kiu estas tre valora literaturo de la ĉina medicino.

 

 

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng