Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 22-a Ekonomia Forumo okazis en Pollando
2012-09-20


Esperanto-budo de EEU en la Forumo 

 

    Jam la 22-a Ekonomia Forumo okazis ekde la 4-a ĝis la 6-a de septembro 2012 en la Pollanda kuracurbeto Krynica-Zdrój. Kaj ĉi-jare la sepan sinsekvan fojon ankaŭ Esperanto estis denove prezentita dum la Forumo.

 

    Kunlaboro de pluraj Esperanto-organizoj ebligas la ĉeeston en tiu ĉi prestiĝa kaj grava evento. La Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), kiel la oficiala partnero, kutime starigas sian teamon de prelegantoj por la diskut-panelo. UEA kunfinancas la partoprenon de prelegantoj kaj same la Esperanto-standon. Pluraj volontuloj de PEJ (Pola Esperanto-Junularo) deĵoras en la Esperanto-budo por informi pri la lingvo, disdoni informilojn ktp.

 

    La partopreno de Esperanto en la Forumo iĝis ebla danke al bona persona kontakto de Halina Komar kun la ĉeforganizantoj de la aranĝo kaj danke al ŝiaj helpemo kaj persistemo. Menciindas ke neniu alia civitana organizo tie havas sian budon, la Forumo estas kutime tre kosta por tiuj, kaj nur kelkaj grandegaj firmaoj prezentiĝas en kelkaj lokoj. Nur Esperanto ricevas daŭre senpage la eblon prezentiĝi.

 

    Ĉi-jare la ĉefa temo de la Ekonomia Forumo estis: "Novaj vizioj por malfacilaj tempoj: Eŭropo kaj la mondo, konfrontantaj la krizon".

 

    Dum la Forumo okazas kutime pli ol ducento da prelegoj kaj diskutoj, ofte eĉ dek samtempe.

 

    Partoprenis ĉ. 2 500 personoj el la tuta mondo; ĉefe el Eŭropo kaj Azio, sed ankaŭ el Usono, Kanado k. a. Pluraj prezidentoj, ministroj, politikistoj, bankistoj, ekonomikistoj kaj amaso da ĵurnalistoj partoprenis la kunvenojn.

 

    Eŭropa Esperanto-Unio proponis panel-diskuton kun la temo: "Kulturo: ĉu ankaŭ eŭropa, aŭ nur nacia?" Jozef Reinvart, Ilona Koutny kaj Zbigniew Galor prezentis plurajn fenomenojn, rilatajn al la temo – ĉiam tuŝante ankaŭ Esperanton (de diversaj vidpunktoj).

 

    Ĉi-jara partopreno kaj prezento de Esperanto en la Ekonomia Forumo estis sukcesaj: la panel-diskuto, disdonado de informiloj, kvizo pri Esperanto kun premioj, kaj tre bone videbla, sesmetra Esperanto-stando videbligis nian lingvon ekde la komenco ĝis la fino.

 

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/09/216krynica/)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

 
Parolante pri la Esperanta literaturo, preskaŭ ĉiuj opinias, ke la akiro de la Esperanta poezio superas tiun de la proza verkado en Esp-o, pri tio ĉi la dika volumo de Esperanta Antologio kompilita de W. Auld ja estas plej forta atesto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng