Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
IJK-2012 en Vjetnamio
2012-09-20

 
Inaŭguro de la 68-a IJK en Hanojo: prezidanto de LKK Phượng Nguyễn kaj vicprezidanto de TEJO Michael Boris Mandirola. (Foto: Lê Minh Thu)

 

    La ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso komenciĝis la 5-an de aŭgusto, unu tagon post la fermo de la 97-a Universala Kongreso en la sama urbo, Hanojo – ĉefurbo de Vjetnamio. La samlokiĝon kaŭzis neatendite deviga ŝanĝo de planoj pri IJK, kiu origine devis okazi en Japanio; la japanaj gejunuloj komence de la jaro informis al TEJO ke ili ne sukcesos organizi la kongreson, kaj sekve vjetnamoj kuraĝe transprenis la taskon, kaj ene de duonjaro brile sukcesis.

 

    Venis al la kongreso 145 partoprenantoj el 27 landoj.

 

    La oficiala malfermo de la kongreso okazis la matenon de la 6a de aŭgusto. En la domo de Unuiĝo de Amikecaj Organizoj, kun ĉeestantaj gravuloj kaj reprezentantoj de amaskomunikiloj, Nguyễn Thi Phượng (Flama Floro, prezidantino de LKK) kaj Michael Boris Mandirola (vicprezidanto de TEJO) inaŭguris la 68-an IJK-on. Sekvis la unua kunsido de la Komitato de TEJO, kiun momente vizitis la prezidanto de UEA Probal Dasgupta, salutinta la Komitaton nome de UEA. Posttagmeze okazis Lingva Festivalo, gvidita de Olga Ŝilajeva, kadre de kiu la kongresanoj povis partopreni prezentojn pri diversaj lingvoj kaj lingvajn fulm-kursojn. La pli malfrua hanoja surakva pupteatraĵo, tradicia vjetnama arto, altiris tiom da interesiĝantoj ke eĉ ne sufiĉis biletoj por ĉiuj.

 

    La venontan matenon oni kune ekskursis al Maŭzoleo de Ho Chi Minh kaj al la Literatura Templo – la unua universitato de Vjetnamio. La ekskurson akompanis forta pluvo, tute kutima en Vjetnamio por tiu ĉi periodo de la jaro, sed sufiĉe surpriza por la eŭropanoj. Posttagmeze estis organizita aŭkcio, la celo de kiu estis kolekti monon por la apudhanoja orfejo "S.O.S." – estis vendataj libroj, ĉapeloj, memoraĵoj, ludoj, alkoholaĵoj kaj aliĝnumero 1 al la venontjara IJK; sume oni sukcesis kolekti pere de la aŭkcio pli ol 350 eŭrojn (preskaŭ 9,000,000 dongoj). Tiuj estis transdonitaj al la orfejo la venontan tagon.

 

    Antaŭ la komenciĝo de la vespera programo tiutaga Michael Boris Mandirola solene transdonis al Rafael Henrique Zebretto kaj Alvaro Motta diplomojn pri elstara agado – distingon aljuĝatan fare de la Estraro de UEA. Ili ricevis tiujn ĉi diplomojn pro la sindediĉa laboro por Esperanto antaŭ kaj kadre de la tutmonda pridaŭripova konferenco Rio+20 en Brazilo.

 

    La sekva tago komenciĝis per vizito de la Etnologia Muzeo, prezentanta la historion de la nacioj kiuj loĝis kaj loĝas en Vjetnamio (nur en la nord-okcidenta regiono troviĝas 5 minoritatoj). Posttagmeze la Komitato de TEJO estis diskutanta la jaran raporton de 2011/2012 kaj la Estraran laborplanon por 2012/2013; dume la ceteraj partoprenantoj ĝuis tre interesan koncerton kun Vjetnamaj tradiciaj muzikiloj. Sekvis diverstemaj prelegoj, kaj la tago estis konkludita en burĝa restoracio Sen ("lotuso" en la vjetnama), kiu ofertis nelimigitan elekton de manĝoj de diversaj tipoj kaj pluraj kuirartoj. Rizo, insektoj, viandaĵoj el strangaj korpopartoj, vegetaĵoj el strangaj plantoj, ĉiuj videblis sur la teleroj. La okupitajn per maĉado kongresanojn surprizis granda naskiĝtaga kuko – evidente, la Vjetnama Esperanto-Junulara Organizo havis jubileon! Post kantado de "Feliĉan naskiĝtagon!", spontanee ekis kanto-batalo inter vjetnamoj kaj "cetero de la mondo". Se tio ne sufiĉus, ĉirkaŭ la deserta tablo ariĝis granda rondo kaj oni ekdancis La Bambon rekte en la restoracio.

 

    Tio ne malhelpis la ĵaŭdan matenon komenci eĉ antaŭ la 6-a horo. Ĉiuj kongresanoj estis veturigitaj al Ba Vì – montara regiono okcidente de Hanojo. Tie, en leĝera etoso, okazis pluraj ludoj, konkursoj, dancadoj kaj noktaj babiladoj. La pluvego sekvis la IJK-n ankaŭ tien kaj meze de teama tasko-konkuro komplete ĉiujn malsekigis. Kombinante akvon kun akvo, la partoprenantoj ensaltis la naĝejon, kaj tie kunnaĝis La Bambon – verŝajne unika okazaĵo en la historio de IJK-oj.

 

    Post la ripoza dua tago en Ba Vì, reveninte en Hanojon, oni spektis monologon pri la sendependeco de Brazilo, kiun sekvis prezento de tradicia brazila kampara geedziĝo kun ties gaja kampara danco Kvadrilo – ĝin partoprenis preskaŭ ĉiuj kongresanoj. La venonta mateno alportis kun si la solenan fermon de la 68-a IJK kaj transdonon de la kongresa flago al Israelo – lando de la venontjara kongreso.

 

    Bonvole legu la tutan raporton en: http://sezonoj.ru/2012/09/216ijk/

 

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

 
Parolante pri la Esperanta literaturo, preskaŭ ĉiuj opinias, ke la akiro de la Esperanta poezio superas tiun de la proza verkado en Esp-o, pri tio ĉi la dika volumo de Esperanta Antologio kompilita de W. Auld ja estas plej forta atesto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng