2012-09-21
 En la ekspozicio de nematerialaj kulturaj heredaĵoj |
La 19-an de septembro inaŭguriĝis en la templo Jixiang en la antikva urbo Pingyao de Shanxi-provinco la Ĉina Shanxi-a Foiro de Nematerialaj Kulturaj Heredaĵoj, kiu daŭros 5 tagojn. La foiro kun la ĉeftemo "Disvastigi tradician kulturon, akceli transforman transiron" enhavas ekspozicion, elmontradon kaj prezentadon de nematerialaj kulturaj heredaĵoj, forumon pri protekto de la nematerialaj kulturaj heredaĵoj kaj intertraktadon pri komerco de nematerialaj kulturaj heredaĵoj.
En pli ol 10 ekspoziciaj haloj estas prezentataj metiartoj pri farado de ceramikaĵoj, bronzaĵoj, papertondaĵoj, ksilografiaĵoj por novjaro, arboradikaj skulptaĵoj, ombrofiguroj, inkoŝtonoj, lakaĵoj, bovaĵoj kaj kukaĵoj.
En la forumo pri protekto de la nematerialaj kulturaj heredaĵoj rilataj fakuloj kaj daŭrigantoj de nematerialaj kulturaj heredaĵoj prezentos siajn opiniojn kaj proponojn pri daŭrigo de la heredaĵoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|