2012-09-21 La 9-an de septembro forpasis en Prago en aĝo de 72 jaroj s-ro Jiří Vychodil, Honora Membro de UEA. Denaske nevidanta, li studis en lernejo por blinduloj en Prago kaj poste en konservatorio. De 1960 ĝis 1980 li laboris kiel instruisto pri pianludado kaj post tio ĝis sia emeritiĝo kiel informisto en asekura kompanio.
Vychodil lernis Esperanton en 1954, poste trapasante la ekzamenon de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj la Internacian Ekzamenon de UEA kaj ILEI. En 1976 li kunfondis sekcion de blinduloj en Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj prezidis ĝin ĝis 1999. Li instruis Esperanton kaj kunlaboris pri vortaroj kaj lerniloj por blinduloj. Pli ol 30 jarojn li redaktis la porblindulan revuon Aŭroro, helpis dum multaj jaroj kiel administranto la organon Esperanta Ligilo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj, kaj brajligis materialojn de diversaj kongresoj. En 1996 li gvidis la Internacian Kongreson de Blindaj Esperantistoj kaj membris en LKK de la 81-a UK en Prago kiel respondeculo pri blinduloj kaj handikapuloj. Al la programoj de multaj Esperanto-renkontiĝoj li kontribuis per piankoncertoj kaj akompanante kantistojn.
Ekde 1999 Vychodil estis honora membro de ĈEA. En 2004 li estis elektita kiel Honora Membro de UEA.
(el uea.org)
Redaktoro: Xie Ruifeng |