Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Dong Qichang kaj lia albumo pri pejzaĝoj
2012-09-21

de ZHANG SHUANG

 


Dong Qichang 
 

 

    Dong Qichang (1555-1636) estis plej fama kaligrafo kaj pentristo en la lasta periodo de la dinastio Ming (1368-1644), kaj ankaŭ teoriisto pri la ĉina pentrarto. La rolo de Dong Qichang en la ĉina pentrarto estas analoga al tiu de Nicolas Poussin (1594-1665), grava pentristo de Francio en la baroka periodo de la 17-a jarcento. Dong Qichang, fondinto de la moderna ĉina pentrarto, respektis Huang Gongwang, Zhao Mengfu kaj Ni Zan de la dinastio Yuan (1271-1368), sin inklinis super kreiva imitado de verkaĵoj fare de majstroj en la antikva Ĉinio ; kaj sur tiu ĉi bazo li iniciatis la stilon, kiu emfazis ŝanĝiĝon de la strukturo. 

 

    Verkoj multe ŝatataj en la tuta mondo

 

    Dong Qichang prenis kiel sian mision reprosperigon de la pentraĵoj faritaj de majstroj en la lasta periodo de la dinastio Ming. Li trovis la historian bazon por la pentrado kaj la artan direkton koheran kaj konsekvencan por la ĉina pentrarto.

 

    Dong Qichang imitis kun kreiveco antikvajn pentraĵojn elstarajn, kaj el ili li malkovris novajn rimedojn de pentrado.

 

    Dum sia 60-jara verkado, Dong Qichang lasis al la mondo grandan nombron da valoraj verkoj, kiuj estas en tiel vasta distribuo en la tuta mondo ke oni ege miras.

 

    La verkoj de Dong Qichang estas konservitaj de diverslandaj kolektantoj kaj de diversaj grandaj artaj galerioj kaj muzeoj en la tuta mondo. La de li imitita pentraĵo el Guo Zhongshu, granda pentristo de la dinastio Norda Song (960-1127), pri montaro kaj akvo estas konservita en la ŝtata muzeo de Stokholmo, havenurbo kaj ĉefurbo de Svedio ; lia pentraĵo Riveroj kaj Montoj post Neĝo estas konservita de s-ro Ogawa el Kioto, historie kaj kulture plej grava urbo de Japanio; liaj Montaro kaj Akvo verkita en la jaro 1599 kaj Ermitejo Jingxi verkita en la jaro 1611 estas konservitaj de ĉindevena usonano Weng Wange, kiu vivas en New Hampshire ; la albumo Pejzaĝoj komponitaj de Dong Qichang en la jaro 1617 estas konservita en la Ŝtata Galerio de Victoria (National Gallery of Victoria) en Melburno, la de li farita pentraĵo Qing Bian Tu en la jaro 1617 -- en la Arta Muzeo Cleveland (Cleveland Museum of Art) ; aliaj liaj verkaĵoj estas konservitaj en la Palaca Muzeo de Ĉinio, en la Palaca Muzeo de Taibei, en la Ŝanhaja Muzeo kaj en aliaj provinc-nivelaj muzeoj de Ĉinio. Oni povas diris, ke la verkoj faritaj de Dong Qichang povas esti spektataj de tutmondaj studantoj kaj amatoroj en ĉinaj kaligrafio kaj pentrado.

 

    Albumo konservita en la muzeo de Nov-Jorko

 

    Ĝenerale, ĉinaj pentristoj kaj kaligrafistoj malfrue maturiĝas kaj longe vivas. Pro tio aperas la "mezepoka stilo" de pentristoj daŭranta ĝis ilia aĝo de pli ol 70 jaroj. La gajeco kaj mildeco de la pentraĵoj de Dong Qichang pri pejzaĝoj verkitaj en liaj malfruaj jaroj anstataŭis la streĉecon en liaj verkoj faritaj dum la unuaj jaroj de lia pentrado. En la de Metropola Muzeo de Arto (Metropolitan Museum of Art)estas konservita la albumo Pejzaĝoj, imitaĵoj de la pentraĵoj de la antikvaj pentristo-majstroj fare de Dong Qichang en lia meza kaj malfrua periodoj.En ili aperis komponado kaj formado kun eleganteco kaj sentimenteco malofte vidataj en liaj fruatempaj verkaĵoj.

 

    La albumo Pejzaĝoj konsistas el 8 folioj, kaj sur ĉiuj folioj estas subskribitaj per Xuan Zhai, alia nomo de Dong Qichang, kaj sur la stampo legiĝas la ĉina ideogramo Chang. En la tuta albumo ĉiuj ĉinaj ideogramoj estas skribitaj en la formo de plena imitaĵo de caŭ-kaligrafio (freneze rapidega manskribo malfacile legebla en la ĉina kaligrafio).

 


La unua folio de la albumo Pejzaĝoj 

 

    Sur la unua folio belas rokoj kaj arboj en la proksima plano kaj en la maldekstra flanko staras pajlaj domoj. Montŝtonoj kaj arboj iras supren de la malsupra parto de la maldekstra flanko al la supra dekstra angulo kaj formas rokozajn montklifojn. En la meza plano vastas rivera akvo kiel la ĉefa parto de la verkaĵo. Montoj kaj arboj en la malproksima plano estas pentritaj plejparte per linioj kaj punktoj. Verdo, bluo kaj bruno estas la tri ĉefaj koloroj por la pentraĵo.

 


La dua folio de la albumo Pejzaĝoj 

 

    Sur la dua folio Dong Qichang per delikataj linioj pentris rokojn kaj arbojn en akvo centre de la proksima plano, pajlan kioskon en la maldekstra flanko, kaj malgranda rojo en la dekstra flanko fluas al la rivero en la meza plano. Dekstre de la malgranda rojo staras montdeklivoj, sur kiuj prosperas arbareto. En la malproksima plano ondetas montrokoj, inter kiuj elverŝiĝas malgrandaj akvofaloj kaj el la fendoj de rokoj kreskas arboj. La ondetaj montrokoj etendiĝas supren al la dekstra angulo de la folio, tie kelkaj krutaj rokoj formas vertikalan apikaĵon kaj iom klinantan platon. 

 


La tria folio de la albumo Pejzaĝoj 

 

     Sur la tria folio ĉarmas la pejzaĝo kun la samaj komponado kaj koloro kiel tiu de la unua folio, sed en la kontraŭa direkto. 

 

 
La kvara folio de la albumo Pejzaĝoj

 

    Sur la kvara folio la pentraĵo en kompakta strukturo estas fendite pentrita per simpla pigmento kaj montras rokojn kaj arbojn en malproksima plano. Ili iras supren al la dekstra flanko de la folio, kaj transformiĝas en montojn kaj gigantajn rokojn. En la meza plano de la pentraĵo etendiĝas akvo en rivero, borde de la akvo staras tri pajlaj domoj. Tie la solida monto estas dividita de du ŝtuparaj montvojoj, kiuj respektive iras supren laŭ la du flankoj de la monto, tra arbaro en la meza plano kaj direktas rekte al la du domoj en la malproksima plano. La mallarĝa vojo maldekstre iras supren laŭ la montdeklivo, sin turnas maldekstren, kaj malaperas post montroko en la meza plano de la pentraĵo. En la malproksima plano la plenaj montkreskoj iras supren de maldekstre al la supra-dekstra angulo de la pentraĵo. 

 

 
La kvina folio de la albumo Pejzaĝoj

 

    Sur la kvina folio la pentraĵo farita per simpla koloro estas la plej bona el la 8 folioj. En la proksima plano rokoj kaj arboj etendiĝas supren de malsupre en la dekstra angulo de la folio al la maldekstra flanko ĝis la meza plano, kie kvietas akvo. Estas horizontala la komponado de la pejzaĝo en la malproksima plano, kie la montoj estas malgrandaj en la maldekstra parto kaj grandaj en la dekstra, en ekvilibreco kun altaj rokoj kaj arboj en la maldekstra parto kaj malaltaj en la dekstra en la proksima plano. La rokoj kaj arboj estas fendite pentritaj per mezdikaj linioj kaj kelkfoje je densa pigmento al branĉoj de arboj kaj fendoj inter rokoj. En la maldekstra flanko de la folio estas skribitaj ĉinaj ideogramoj kiel la titolo de la pentraĵo, kaj ankaŭ ili estas la plej brilaj el tiuj en la 8 folioj de la albumo. 

 


La sesa folio de la albumo Pejzaĝoj 

 

    Sur la sesa folio la komponado en la proksima plano rompas la kutimon de la aŭtoro per akvo en kiu staras montrokoj, kiuj kunigas kaj okupas pli ol duonon de la pentraĵo, kaj inter la montrokoj kreskas tie kaj alie arboj en profunda aŭ hela koloro. En la meza plano de la pentraĵo etendiĝas la rivero. En la malproksima plano de la folio foras montaro kaj longas insulo, post kiu gigantaj rokoj sin kuŝas en la rivero. 

 


La sepa folio de la albumo Pejzaĝoj 

 

    Sur la sepa folio la komponaĵo sin klinas suben al maldekstra flanko. En la dekstra suba parto de la pentraĵo staras pino, kiu ŝirmas la gigantan montrokon post si vertikale etendiĝantan al la meza plano de la pentraĵo. Dum la akvo vertikale sternas sin de la maldekstra suba angulo de la folio ĝis la meza plano, kie sidas domoj. La akvo etendiĝas ĝis la maldekstra flanko en la malprosima plano, kie arbare staras pinoj antaŭ la montoj kaj antaŭ la arbaro troviĝas du domoj. Tra la pentraĵo sur tiu ĉi folio videblas la kompona kapablo de Dong Qichang. 

 


La oka folio de la albumo Pejzaĝoj 

 

    Sur la oka folio la ĉefan parton de la pentraĵo formas la foraj kaj senlimaj montkreskoj elegantaj kaj belaj alte starantaj ĝis la blankaj nuboj en la malproksima plano. La proksima kaj la meza planoj sin sternas kiel flugiloj de sovaĝa ansero. En la proksima plano malgranda monto elstaras en la centro de la akvo, kaj sur la malgranda monto estas kelkaj arboj. En la dektra flanko malgranda ponto ligiĝas kun malgranda monto en alia akvo. En la maldekstra flanko sidas pajla kosko. En la meza plano kvietas akvo, en kiu staras malgrandaj montoj. La tuta pentraĵo, komponita per la linioj en simpla pigmento kaj kelkfoje, estas fendite pentrita per densa pigmento, kiaj malakitaj bluaĵo kaj verdaĵo (pigmentoj faritaj el malakito ofte uzata en la tradicia ĉina pentrado). 

 

    Dong Qichang metis en la mondon multajn foliojn en albumformo, ekz., tiu de Pejzaĝoj imitaj de la pentraĵoj fare de la antikvaj pentristo-majstroj, kies signifo kuŝas en tio, unuflanke ke li diligentas en imitado de antikvaj pentristo-majstroj kaj aliflanke por ke li fariĝu modelo inter pentristoj, kiuj "subite komprenas" pri la pentrarto. Li donis ekzemplon per sia tekniko stiligita sed ne rigida.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 
Parolante pri la Esperanta literaturo, preskaŭ ĉiuj opinias, ke la akiro de la Esperanta poezio superas tiun de la proza verkado en Esp-o, pri tio ĉi la dika volumo de Esperanta Antologio kompilita de W. Auld ja estas plej forta atesto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng