Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Forpasis sinjorino Zofia Banet Fornalowa
2012-09-21

    Forpasis sinjorino Zofia Banet Fornalowa, unu el la kunfondintoj de la Esperanta Civito, kies vickortumano ŝi estis.

 

    Etna judino, ŝi naskiĝis en Varsovio 1929, kaj mirakle eskapis el la Holokaŭsto. En 1954 ŝi magistriĝis en la Varsovia Universitato per la disertacio "Kleriga sistemo de minoritatoj en Pollando en la jaroj 1918-1939". Dum kvarono de jarcento ŝi instruis historion en mezlernejo kaj inter 1954 kaj 1956 ŝi laboris en la Vroclava Universitato.

 

    Zofia Banet renkontis esperanton en 1963 kaj tuj aktivis kadre de la pola Esperantio, atingante gravajn postenojn. Sed ŝi plej fieris pro la gvidado de Teatro Espero Varsovio, kie rolis ŝia edzo, Jerzy Fornal, talenta aktoro.

 

    Ŝi verkis plurajn librojn precipe pri historio kaj teatro, kun aparta intereso pri du grandaj varsoviaj judoj: Janusz Korczak kaj Ludoviko Zamenhof. Aparte grava estas ŝiaj biografioj, kiel "La familio Zamenhof", eldonita de LF-koop. Ŝi kunlaboris al ĉiu periodaĵo de la kooperativo.

 

    Legu pli en "Heroldo de Esperanto" kaj "Literatura Foiro"

 

(el ESPERANTA CIVITO)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng