Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Traduko de poemo de Bai Juyi
2012-09-21

de HU GUOZHU

 

赋得古原草送别

 

白居易 (772-846)

 

离离原上草,一岁一枯荣。

 

野火烧不尽,春风吹又生。

 

远芳侵古道,晴翠接荒城。

 

又送王孙去,萋萋满别情。

 

    Jen estis ekzerca versaĵo por ŝtata ekzameno, laŭ onidiro versita de 16-jara Bai Juyi. Por-ekzamena poemo almenaŭ havis du trajtojn: Unue la titolo estis devige difinita; due la ekzamena tempo estis limigita. Ĉi-foje la titolo devigis al la ekzamenato versi pri disiĝ-bedaŭro per herbaro sur stepo.

 

    La unua versduo estis pri senĉese ripeta regulo de herbaro sur stepo, kiu velkis en aŭtuno kaj reverdis en printempo ĉiujare.

 

    La dua versduo estis pri "velko" kaj "reverdiĝo". Malgraŭ kiom kruela brulado far sovaĝa fajro, sed la herbaro rapide reverdiĝis je ekblovo de printempa zefiro. Tio vivece esprimis la obstinan vivipovon de la herbaro.

 

    La tria versduo estis pri la printempa herbaro, kiu vigle disvastiĝis sur la vasta kompo. La vortoj "olda vojo" kaj "dezerta urbo" aludis lokojn, kiujn la forvojaĝanta amiko vizitis.

 

    La kvara versduo fine akcentis la esencon de la poemo, per senfina printempa herbaro alegorie esprimis pri sia forta disiĝbedaŭro plena en sia koro kaj sur la vasta kamparo. La skriboj pri pejzaĝo kaj sento akorde kunfandiĝis en la versoj. Tio estis vere distingiĝa inter por-ekzamenaj poemoj.

 

    Estas jena anekdoto pri Bai Juyi (kies nomo signifas en la ĉina kiel Loĝi Facile) en la libro verkita de You Mao en Song-dinastio(960-1279):

 

    16-jara Bai Juyi venis de suda provinco al la metropolo Chang'an (长安) por partopreni en ŝtata ekzameno. Kunportante siajn poemojn li vizitis la grandan famulon Gu Kuang unuafoje. Vidante la nomon "Loĝi Facile", la ŝercema famulo diris: "Ho, prezo de rizoj en la metropolo estas tre kara. Loĝi ĉi-tie estas tre malfacile!" Sed, post kiam li legis la poemon , Gu Kuang kun admiro diris: "Ho, por versanto de tiel bonaj versoj, loĝi estas facile!" La laŭdo de la fama veterano faris junan Bai Juyi fama kiel nova talento.

 

    Ni donas du tradukojn por tiu ĉi poemo.

 

 

Bai Juyi (772-846)

 

Maldensa sur la Step’ Herbar’

 

Maldensa, sur la step’, herbar;

 

Verdiĝ’ kaj velk’ en ĉiu jar’.

 

Eĉ post sovaĝa fajr-turment’.

 

Freŝviv’ al ĝi en printempvent’.

 

L’ aroman verdon kisas l’ olda voj’,

 

L’ urbon dezertan lekas herbtorent’.

 

Adiaŭ, foriranta, ho, sinjor’,

 

La herboj plenas je malĝoja sent’.

 

(Trad. Laŭlum)

 

0 = 0/ - 0/ = 0/ =

 

0 = 0/ = 0/ = 0/ =

 

0 - 0/ = 0/ - 0/ =

 

0 = 0/ - 0/ - 0/ =

 

0 = 0/ = 0/ = 0/ = 0/ =

 

= 0/ 0 = 0/ = 0/ - 0/ =

 

0 = 0/ - 0/ = 0/ - 0/ =

 

0 = 0/ = 0/ - 0/ = 0/ =

 

 

Bai Juyi (772-846)

 

Herbaro Sur Stepo

 

Velkas kaj reverdas freŝe herbaro

 

sur stepo alterne en ĉiu jaro.

 

Sovaĝa fajr' ĝin ekstermi ne povas.

 

ĉar vent' printempa revivige blovas.

 

Aromo invadas ĝis vojtereno.

 

Dezertan urbon tuŝas verdsereno.

 

Denove al amik' je adiaŭo,

 

la herboj plenas de disiĝbedaŭro!

 

(Trad. Eĉino)

 

- 0/ - 0/ = 0/ = 0/ 0 = 0

 

0 = 0/ 0 = 0/ 0 = 0/ = 0

 

0 = 0/ = 0/ 0 = 0/ 0 = 0

 

0 = 0/ = 0/ - 0/ = 0/ = 0

 

0 = 0/ 0 = 0/ 0 - 0/ = 0

 

0 = 0/ = 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

0 = 0/ - 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

0 = 0/ = 0/ - 0/ - 0/ = 0

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng