Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Traduko de ĉina poemo
2012-09-21

de HU GUOZHU

 

王之涣(688-742)

 

登鹳雀楼

 

白日依山尽,黄河入海流。

 

欲穷千里目,更上一层楼。

 

 

 

    1.

 

Jen estas kelkaj versioj de traduko:

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

Wang Zhihuan (688 - 742)

 

Ascende al Guanque-Turo

 

Suno post mont’jam kaŝas sian ardon,

 

Galopas Flavriver’en maran varton.

 

Do, sur etaĝon plian vi ascendu,

 

Se vi deziras foren la rigardon!

 

(Trad. Shi Chengtai)

 

- 0/ 0 = 0/ - 0/ = 0/ = 0

 

0 = 0/ - 0/ = 0/ = 0/ = 0

 

0 - 0/ = 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

0 - 0/ = 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

 

 

2.

 

Ascende al la Cikonia Turo

 

Jen la blankan sunon mont' deskuas,

 

La Flava Rivero maren fluas.

 

Por millie longigi l' rigardon,

 

grimpu do etaĝe, plian alton!

 

(Trad. Seimin)

 

- 0/ = 0/ = 0/ = 0/ = 0/

 

0 = 0/ 0 = 0/ = 0/ = 0/

 

- 0/ = 0/ 0 = 0/ 0 = 0

 

= 0/ - 0/ = 0/ = 0/ = 0/

 

3.

 

Sur la Cikonia Turo

 

La sun’subiras ĉe l’montaro,

 

River’la Flava fluas al la maro.

 

Se volas plenan vi pejzaĝon,

 

Ascendu plian turetaĝon.

 

(Trad. Laŭlum)

 

0 = 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

0 = 0/ = 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

0 = 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

0 = 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

    Poezio de ĉiu nacio havas siajn preferajn temojn, pri kiuj oni ripete versadas kaj kreas multe da famaj verkoj. Tiaj temoj tamen tre malofte aperas frate en poezio de aliaj nacioj. Ekz-e la adiaŭo, la luno kaj ascendo al turo en la ĉina poezio. Foje mi provis serĉi en la dika libro : ĉu iu versis pri tio aŭ similaj, sed mi apenaŭ trovis ion.

 

    Tra Ĉinio estas multaj famaj turoj kiel vizitindejoj. Ke ili ĝuas eternan famon, ĉefe ne dankas al la materialaj faktoroj (ekz-e fortikaj konstruaĵoj), sed pli ŝuldas al la kulturaj faktoroj (furoraj poemoj far famaj poetoj-alvizitantoj). En Ĉinio multaj famaj turoj havis samajn travivaĵojn, ke ili foj-refoje ruiniĝis (aŭ ruinigitaj) dum jarcentoj, tamen ili ankaŭ foj-refoje rekonstruiĝis dank' al la ekzisto de senvelkaj poemoj pri la nomitaj turoj. Tio konvinkas al ni, ke poezio havas magian povon senmortigi homojn kaj objektojn.

 

    Ja estas tia poemo. Versintoj pri tiu temo en Ĉinio estis pli multaj. Versado pri tiu temo fakte fariĝis versad-konkurso pri la sama titolo. Rezulte tiu versita de Wang Zhihuan sendube distingiĝis plej furora. Wang Zhihuan (688 - 742) estis poeto en Tang-dinastio. El liaj poemoj nur ses pecoj rezerviĝis ĝis nun. Du poemoj havis esperantigojn, unu el ili estis lia unua reprezenta poemo. Ni donas tri tradukojn ĉi tie.

 

    La Cikonia Yuro troviĝis en Yongji-gubernio, Shanxi-provinco. La turo frontis al Zhongtiao-montaro kaj malsupre rigardis al la Flava Rivero. Oni diris, ke cikonioj venis de tempo al tempo ĉi tie, tiel estiĝis tiu nomo por la turo.

 

    La unua versduo de la poemo versis pri kio vidata.“Suno post mont’jam kaŝas sian ardon”, la panoramo, monto, pejzaĝo vidata sur la turo,“Galopas Flavriver’en maran varton”, jen pli proksima pejzaĝo, akvo, impona, kvazaŭ ora rubando.

 

    La dua versduo de la poemo versis pri kio pensata.“Por millie longigi l' rigardon”,pri la revo de la poeto senlime esplori, li deziris rigardi pli malproksimen ĝis la foro kien lia rigardo povus atingi. La unika metodo estis stari pli alten, do“grimpu do etaĝe, plian alton!”

 

    La versoj estis kun profunda senco, remaĉinda. Ni povas legi la noblan spiriton strebi pli alten, la grandan animon rigardi pli foren, kaj ankaŭ la filozofian teorion, ke oni povas rigardi pli malproksimen nur je la pli alta loko.

 

    Resume:

 

    Wang Zhihuan versis pri la fama turo,

 

    pri sunsubir' kaj Flavrivera kuro.

 

    Jarmile la poemo ĉampionis

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng