Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Wen Jiabao atingas Belgion por sia vizito
2012-09-21


Wen Jiabao atingas Bruselon. 

 

    Vespere de 19-a de septembro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao en sia ekskluziva aviadilo atingis Bruselon por ĉeesti la 15-an Pintkunvenon de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio kaj fari viziton en Belgio.

 

    Wen Jiabao faris parolon en la flughaveno, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo havas grandan progreson de post kiam la du flankoj komencis la strategian partnerecon en la jaro 2003. Kvankam tio donas plej grandan influon en la mondo, tamen sub la internacia situacio kompleksa kaj ŝanĝema, la duflankaj rilatoj vizaĝas ankoraŭ al senprecedencaj ŝanco kaj defio.

 

    Li esprimis, ke Ĉinio alte taksas la interrilatojn kun Belgio kaj rigardas ĝin kiel gravan partneron en la Eŭropa Unio. En la lastaj jaroj, la duflankaj gvidantoj havis multajn reciprokajn vizitojn, kaj grandpaŝe disvolviĝis kunlaboroj en la kampoj de politiko, komerco kaj kulturo. La ĉina flanko atendas kun Belgio interŝanĝi opiniojn pri plia kunlaboro por antaŭpuŝi interrilatojn de la du landoj kaj doni profiton al la du popoloj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng