Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Retrorigardo de la silenta interkonsento kaj la komuna kono pri la disputo de la suvereneco de Diaoyu-insulo en la diplomatia historio de Ĉinio kaj Japanio
2012-09-24

de GAO HONG*

 


Diaoyu-insulo 

 

    Posttagmeze de la 10-a de septembro 2012 la japana registaro malobservis la silentan interkonsenton kaj la komunan konon pri Diaoyu-insulo, atingitajn de Ĉinio kaj Japanio, kaj decidis "aĉeti" ĉinajn Diaoyu-insulon kaj la apudajn nordan kaj sudan insuletojn de la "posedanto de Senkaku-insuloj". La ago de Japanio refoje kaŭzis atenton de la publiko al la temo: "Ĉu ekzistas silenta interkonsento kaj komuna kono pri disputo de suvereneco de Diaoyu-insulo inter Ĉinio kaj Japanio?"

 

    Kiel ĉiuj scias, kiam Ĉinio kaj Japanio ekintertraktis pri starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, la ambaŭflanka malakordo en la suvereneco de Diaoyu-insulo fariĝis granda baro. Konsiderante, ke renormaligo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj estis urĝa afero en la dulandaj diplomatiaj strategioj, kaj por eviti, ke la problemo de Diaoyu-insulo malhelpis la procezon de starigo de diplomatiaj rilatoj, tiama japana ĉefministro Tanaka Kakuei kaj tiama ĉina ĉefministro Zhou Enlai faris la interkonsenton "intertrakti pri tio en la estonteco". Tio povas esti rigardata kiel origino de la "silenta interkonsento" pri disputo de la problemo pri Diaoyu-insulo atingita de Ĉinio kaj Japanio.

 

    En la meza kaj lasta periodoj de la 70-aj jaroj en la 20-a jarcento Ĉinio kaj Japanio multe klopodis por kontrakti pacan kaj amikan traktaton. Por tiu afero tiama ĉina vicĉefministro Deng Xiaoping vizitis Japanion, kie li kaj japana ŝtatgvidanto atingis silentan interkonsenton pri la problemo de Diaoyu-insulo. Tio estas fakto vaste konata de la dulandaj amaskomunikiloj kaj publikoj. En la 25-a de oktobro 1978, interparolante kun tiama japana ĉefministro Takeo Fukuda, Deng Xiaoping diris: "Estas kompreneble, ke ni havas malsamajn opiniojn en iuj aferoj, ekz. en la problemo de Diaoyu-insulo, kiun vi nomas Senkaku-insuloj. Ni povas ne paroli pri tio en ĉi-foja interparolo... Juna generacio estas pli saĝa ol ni en la problemsolvo. Ni devas meti la ĝeneralan intereson sur la unuan lokon." Pri tio Takeo Fukuda ne esprimis oponon.

 

    Tamen post ekvalidiĝo de la Konvencio de UN pri Mara Juro la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Japanio subite ŝanĝis sian starpunkton pri konfeso de la disputo kaj la silenta interkonsento, atingita de Ĉinio kaj Japanio. Pro tio ĉinaj aŭtoritatoj pri eksteraj aferoj faris multfojajn traktadojn kun Japanio. La 23-an de novembro 1996 tiama ĉina ministro pri eksteraj aferoj Qian Qichen intervidiĝis kun tiama japana ministro pri eksteraj aferoj Ikeda Yukihiko kaj postulis, ke Japanio ne arbitre ŝanĝu la komunan konon pri Diaoyu-insulo atingitan de la du flankoj. Ikeda diris, ke Japanio kaj Ĉinio havas malsamajn starpunktojn en la problemo de Diaoyu-insulo, oni devas trankvilanime trakti kaj klopodi por eviti damaĝon de la ĝenerala intereso de la dulandaj interrilatoj. Li diris ankaŭ, ke iuj japanoj starigis tiel nomatan lumturon sur Diaoyu-insulo, tio havas nenian rilaton kun la starpunkto de la japana registaro kaj, male, metis malfacilan problemon antaŭ la registaron.

 

    Krome, kompare kun la starpunkto de la ĉina registaro: " la suvereneco estas ĉe ni, flanklasi la disputon, kune ekspluati", la japana registaro diris, ke la ago de dekstruloj "deviis de la starpunkto de la registaro". La japana registaro iam esprimis, ke ĝi ne partoprenos, ne subtenos kaj ne aprobos ekstran agadon, kaj ke la Japana Marborda Gvardio ĉiam malhelpas dekstrulojn suriri sur la insulon kaj limigas ilin transporti al la insulo konstruajn materialojn. En la jaro 2002 la japana registaro luis de privata persono Diaoyu-insulon kaj aliajn du insuletojn. Pro tio Ĉinio faris severan trakton kun Japanio. Japanio diris, ke la luo celas "gardi stabilan administradon al la insuloj" kaj malpermesi ĉiujn ajn homojn arbitre suriri sur la insulon. Japanio klarigis al Ĉinio, ke la faro de Japanio estas por eviti disputon kaŭzotan de suriro de japanaj ekstruloj sur la insulon, la "luo" estas unu el la metodoj esploritaj de Japanio konsiderante, ke por Ĉinio estas malfacile akcepti la "ŝtatigon" de Diaoyu-insulo lanĉitan de la japana registaro, kaj pro tio Japanio prenis la manieron "luo". Japanio diris ankaŭ, ke lastatempe japana polico ankaŭ alvokis kaj pridemandis la parlamentanojn suririntajn sur Diaoyu-insulon.

 

    Supremenciitaj faktoj pruvas, ke en la kvarona jarcento post la renormaligo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio la disputo pri Diaoyu-insulo ekzistadis en la diplomatia praktikado de la du landoj ĝenerale en la formo de silenta interkonsento. Sed post la jaro 1996, Japanio ekneis la fakton pri ekzistado de la disputo, kio plikompleksigis la problemon kaj lasis "fajreron" de akriĝo de la disputo. Se Ĉinio kaj Japanio vere volas solvi la disputon, oni devas fronti ekzistadon de la diskuto, sidi ĉe tablo de konferenco kaj fari kvietan dialogon kaj interkomunikadon por serĉi novan komunan konon kaj ekvilibron. Tio rilatas al trankvileco kaj feliĉo de la dulandaj popoloj, kaj estas postulo kaj ekspekto de la internacia socio al Ĉinio kaj Japanio por prospero kaj stabileco de la orienta Azio.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

    * La aŭtoro estas vicdirektoro de la Instituto pri Japanio sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj.

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng