Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Qin-regno Unuigis Ĉinion
2012-09-24

    EN la jaro 221 a.K. Qin-regno pereigis la aliajn ses regnojn kaj tiel finis la kaosan situacion, kiu regis dum la pli ol 500 jaroj de la periodoj Printempo kaj Aŭtuno kaj Militantaj Regnoj, per fondo de la unua unuigita centralizisma feŭda ŝtato en la ĉina historio.

 

    La Unua Feŭdisma Imperiestro de Ĉinio

 

    Post kiam Ying Zheng, la reĝo de Qin-regno, unuigis Ĉinion, li sin titolis la Unua Imperiestro, revante pri eterna regado fare de sia idaro.

 


La Unua Imperiestro de Qin-dinastio 

 

    La Unua Imperiestro de Qin-dinastio abolis la vasalan sistemon de Zhou-dinastio kaj ekpraktikis provincan kaj gubernian sistemon, laŭ kiu li dividis la landon en 36 provincojn (poste en 40). La imperiestro persone nomumis lokajn altrangulojn, kiuj ne rajtis heredigi sian oficon al la filoj. Por antaŭmalhelpi separatismon la imperiestro povis iam ajn ŝanĝi ilian postenon kaj tenis ĉiujn militajn kaj politikajn potencojn en siaj manoj. Tio estis la centralizisma feŭda reĝimo. En la pasintaj pli ol dudek jarcentoj senĉese ŝanĝiĝis la feŭdaj dinastioj de Ĉinio, sed la feŭda reĝimo kreita de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio estis daŭrigita. (图1)

 


Gubeikou, grava trapasejo de la Granda Muro 

 

    La Unua Imperiestro de Qin-dinastio estis ambicia kaj sagaca politikisto. Post la unuigo de Ĉinio li aplikis multajn unuigajn rimedojn en la juro, ekonomio, kulturo, trafiko kaj aliaj branĉoj. Li publikigis kaj praktikis la leĝojn de Qin-dinastio en la tuta lando, kio eliminis la kaosan leĝaron en la periodo Militantaj Regnoj. Qin-dinastio protektis la feŭdan ekspluatan sistemon, subpremis la kontraŭstaron kaj bataladon de la kamparanoj kaj limigis la privilegiojn de la falintaj nobeloj por malhelpi ilian restaŭron. Li ordonis muldi rondajn kuprajn monerojn kun kvadrata truo meze por elimini la pasintan monsisteman kaoson kaj la malfacilon en kalkulado, kio multe faciligis la tiaman cirkuladon de varoj. Li unuigis la mezursistemon en la tuta lando kaj difinis normajn mezurilojn. Li ordonis reformi la skriblingvon, kio eliminis la kaoson de skribado en malsamaj lokoj. Li ordonis ankaŭ konstrui porĉaran vojon laŭ la difinitaj normoj en la lando. La vojbazo estis alta kaj fortika, ankaŭ la interrada distanco de la ĉaroj estis unuigita. Ĉio tio akcelis tiamajn trafikan disvolviĝon kaj ekonomian aktivadon. Sed li estis ankaŭ tre kruela imperiestro. Li ordonis forbruligi ĉiujn historiajn librojn krom tiuj de Qin-regno kaj kondamnis al la morto tiujn, kiuj kaŝis malpermesitajn librojn aŭ kritikis la registaran politikon. Li ordonis kondamni 460 intelektulojn al la morto, ĉar ili estis malkontentaj pri la imperiestro kaj kritikis lin.

 

    Demil-lia Granda Muro

 

 Por defendi la nordan limregionon kontraŭ la entrudiĝo de hunoj, la Unua Imperiestro de Qin-dinastio ordonis kunligi kaj ripari la murojn konstruitajn de la regnoj Yan, Zhao kaj Qin en unu grandan muron. De Lintao en la provinco Gansu en la okcidento ĝis la orienta parto de la provinco Liaoning en la oriento, ĝi longas je 2 500 kilometroj. Historie oni nomis ĝin la Dekmil-lia Granda Muro (unu lio egalas al duona km.).

 

 Por konstrui kaj ripari la Grandan Muron, Qin-dinastio rekviziciis centmilojn da laboruloj. La konstruado daŭris pli ol dek jarojn kaj la peza laboro forrabis la vivon de multaj homoj. La Granda Muro plejparte estis konstruita surbaze de monteĝo. Ĝia alteco estas malsama de 5 ĝis 10 metroj kaj ĝiajn iujn sektorojn oni konstruis sur montoj 1 300 ĝis 1 400 metrojn altaj. Ĝi estas malpli alta sur kruta loko kaj pli alta sur ebena loko. Fuorto troviĝas sur ĝi post ĉiu proksimume 130-metra distanco kiel gvatejo. Ĉe ĉiu grava trapasejo estas konstruita alarma turo. Kiam la militistoj en ĝi rimarkis atakajn malamikojn, ili tuj alarmis tage per bruligo de herboj por eligi densan fumon kaj nokte per bruligo de brulligno miksita kun sulfuro kaj salpetro por eligi fajron.

 

 Nun ankoraŭ restas ruinoj de kelkaj sektoroj de la Qin-dinastia muro, ekzemple ĉe la nordokcidento de Datong en Shanxi-provinco kaj en la proksimo de Min-gubernio en Gansu-provinco. La nuna Granda Muro estis konstruita de Ming-dinastio (1368-1644 p. K.) kaj estas pli ol 6 300 kilometrojn longa.

 

 En Ĉinio cirkulis popola rakonto pri la Granda Muro konstruigita de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio. Iu junulo Fan Xiliang estis rekviziciita ne longe post sia edziĝo por konstrui la Grandan Muron. Lia juna edzino Meng Jiangnü esperplene iris serĉi la edzon pro sopirego, kunportante kotonvatitajn vestojn por la edzo. Atinginte la Grandan Muron post multaj malfaciloj, ŝi informiĝis, ke la edzo jam mortis en la peniga laboro. Ŝi ploregis antaŭ la Granda Muro tri tagojn kaj noktojn, kio fine kortuŝis la ĉielan dion, tiel ke la Granda Muro falbreĉiĝis. La rakonto spegulas la suferon de la popolanoj kaŭzitan de la konstruado de la Granda Muro.

 

    La Maŭzoleo ĉe la Monto Lishan kaj la Kavo kun Argilaj Militistoj kaj Ĉevaloj

 

 Krom grandskala konstruado de la porĉaraj vojoj, la Granda Muro kaj la palacoj, la Unua Imperiestro de Qin-dinastio ankaŭ rekviziciis pli ol 700 000 laborulojn por antaŭkonstrui por si maŭzoleon ĉe la monto Lishan (nun oriente de Lintong en Shaanxi-provinco). La konstruado de la maŭzoleo daŭris 36 jarojn de lia surtroniĝo, kiam li havis 13 jarojn, ĝis li mortis 50-jara. Historia literaturo rakontas, ke en la maŭzoleo oni konstruis grandiozajn palacojn kaj konservis sennombrajn rarajn trezorojn.

 

    En la jaro 210 a. K., la Unua Imperiestro de Qin-dinastio mortis pro malsano. Lia filo Huhai, la Dua Imperiestro de Qin-dinastio, ordonis enterigi ĉiujn maŭzoleajn konstruintojn pro timo, ke malkaŝiĝos la sekreto pri la maŭzoleo. La maŭzoleo estas 116 metrojn alta kaj 600 metrojn longa, sed ĝia interno hodiaŭ restas sekreto.

 

    Printempe de 1974, kamparanoj de Lishan fosis puton ĉirkaŭ mil metrojn nordoriente de la maŭzoleo kaj trovis argilajn figurojn de Qin-dinastio antaŭ du mil jaroj. La posta prifosado konstatis, ke ili estas argilaj militistoj kaj ĉevaloj de la maŭzoleo de la Unua Imperiestro. La elterigitaj argilaj militistoj altas 1.8 metrojn kaj la argilaj ĉevaloj altas 1.5 metrojn kaj longas 2 metrojn. En la kavo troviĝas pli ol 6 000 argilaj armitaj militistoj. El tiu trovo oni povas imagi al si la grandan gvardion de la Unua Imperiestro. Nun oni tie jam konstruis la Muzeon de Argilaj Militistoj kaj Ĉevaloj de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio.

 

 
 

Elterigitaj argilaj militistoj kaj ĉevaloj 

 

    Dum la regado de la Dua Imperiestro de Qin-dinastio, la pezaj servuto kaj imposto kaj severa puno pelis la popolon en senelirejon. Fine popola ribelo renversis Qin-dinastion, kies regado daŭris nur ĝis ĝia dua imperiestro.

 

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng